En Maoria mitologio, Tāne (ankaŭ nomata Tane Mahuta, Tane nui a Rangi, kaj kelkaj aliaj nomoj) estas la dio de arbaroj kaj de birdoj, kaj la filo de Ranginui kaj Papatuanuku, la patro Ĉielo kaj la patrino Tero, kiuj kuŝas En forta brakumo. Ties multaj filoj loĝas en malhelo inter ili (Grey 1956:2).