Xanthosoma sagittifolium | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
”Xanthosoma sagittifolium” | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Tanio aŭ jaŭtio (Xanthosoma sagittifolium), estas plantospecio el la familio de la familio de la Arumacoj (Araceae). Tiu tropika utilplanto estas grava amelo-liveranto.
Floraro estas formita en kulturo tre malofte, la plimultigado okazas plejparte vegetative.
Tanio estas multjara herba planto kaj atingas altokreskon de 2 ĝis 2,5 metroj. La vegeta tempo daŭras naŭ ĝis dek unu monatoj, poste la folioj sekiĝas kaj la rikolto povas okazi. La glataj kaj tuberaj rizomoj estas botelformaj kaj longas ĝis 25 cm.
Xanthosoma sagittifolium estas monoika planto. La floraro konsistas el longa senfolia florartigo. La por Arumacoj tipa floraro konsistas el spato kaj spadiko. La blanka spato estas kun 12 ĝis 15 cm iom pli granda ol la spadiko. La spadiko havas en la malsupra parto inajn florojn en la meza zono, sterilajn florojn kaj en la supra parto masklajn florojn. La planto nur havas malmultajn semojn.
La kromosomo-nombro estas 2n = 26.[1]
Xanthosoma sagittifolium venis el la tropika Ameriko kaj Karibio kaj hodiaŭ ĝi kreskas tutmonde en la Tropikoj. Ĝi kreskis origine en Kostariko, Panamo, Kolombio, Ekvadoro, Venezuelo, Peruo kaj Brazilo.[2] La hispanoj kaj portugaloj diskonigis Xanthosoma sagittifolium en Eŭropon. Kaj la planto estis importita meze de la 19a jarcento en Okcidenta Afriko. Ekonomian signifon Xanthosoma sagittifolium havas en meza kaj suda Ameriko, en okcidenta Afriko kaj la tropikaj regionoj de Azio. La plej grandaj produktolandoj estas (2014) Kubo, Nikaragvo kaj Venezuelo.[3]
La tuberoj konsistas je 25 % el amelo krome enestas proteino. Ili enhavas multe da provitamino A, kaj la tuberoj enhavas vitamino C-n kaj mikroelementojn respektive spurojn de graso.
Kiel multaj specioj de la Arumacoj, ankaŭ tanio enhavas en ĉiuj plantpartoj Kalciosalaton, nome substanco, kiu efikas iridigi mukozon.
Kuirante la substanco eniras la kuirakvon. Nutraĵoj el tanio estas rigardataj pli altvaloraj ol produktoj el taro.
La rizomotubrtoj de tiu ĉi tropika utilplanto estas uzata kiel ameloliveranto. Tanio estas proksime parenca al Taro kaj estas uzata simile al tiu, ĝi estas pli sekrezista.[4] La kultivado plej ofte okazas por memkonsumado. Krom Xanthosoma sagittifolium la du specioj Xanthosoma atrovirens kaj Xanthosoma nigrum nomiĝas tanio.
La rikolto okazas ĉ. 12 monatoj post la elplantado. La produktaĵo estas 18 ĝis 20 tunoj po hektaro. La tutmonda jara rikolto estas taksata je kvar ĝis ses milionoj da tunoj.[5]
Ĉe tanio nur la pli malgranda flanktubero nur estas uzataj por la homa nutrado. La ĉefa, granda tubero servas kiel furaĝo por porkoj.
Kiel ĉe la Kariba brasiko, la junaj folioj estas uzataj en la landoj, kie la planto estas kultivata.
Tiu ĉi specio priskribis 1753 sub la nomo Arum sagittifolium Carl von Linné en Species Plantarum 2, S. 966 [6]. Heinrich Wilhelm Schott starigis 1832 en Meletemata Botanica, paĝo 19 la genro Xanthosoma kun la specio Xanthosoma sagittifolium. Xanthosoma sagittifolium estis pli poste ankoraŭ priskribita de Frederik Michael Liebmann en Videnskabelige Meddelelser fra Dansk Naturhistorisk Forening i Kjøbenhavn, 1849, 15 kaj Karl Heinrich Koch en Index Seminum [Berlin], App. 2, 1854. Plia sinonimo por Xanthosoma sagittifolium (L.) SCHOTT estas Caladium sagittifolium (L.) VENT.
Al la kulturformoj partoprenis krom el Xanthosoma sagittifolium ankaŭ al unu aŭ pluraj specioj de la sekvaj specioj Xanthosoma atrovirens, Xanthosoma caracu, Xanthosoma nigrum kaj eventuale ankaŭ Xanthosoma violaceum. Ĝis la klarigado tamen restas la nomo Xanthosoma sagittifolium.
La esprimo „Tannia“ (=tanio) estas ŝanĝita nomo de la la kariba nutraĵo „taia“.[7] Ofta esprimo estas ankaŭ „malanga“. Internacie konata estas ankaŭ „yautia“ (en Esperanto „jaŭtio) kaj „new cocoyam“.