Tara Fitzgerald | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de septembro 1967 (57-jaraĝa) en Cuckfield | |
Lingvoj | angla vd | |
Loĝloko | Londono vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | |
Alma mater | Drama Centre London (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | teatra aktoro filmaktoro filmreĝisoro ![]() | |
Aktiva dum | 1991– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Tara Anne Cassandra FITZGERALD (18a de Septembro 1967) estas angla aktorino kiu laborludis en kinaj kaj televidaj filmoj, en radio kaj en teatro. Pro sia aktoradaj sukcesoj ŝi ricevis plurajn premiojn kiel la New York Drama Desk al Elstara Aktorino en Teatraĵo en 1995 kiel Ofelio en Hamleto. Ŝi ricevis ankaŭ la Premion al la Plej Bona Aktorino en la Internacia Televidfestivalo de Reims en 1999 pro sia rolo de Lady Dona St Columb en Frenchman's Creek. Fitzgerald aperis en la produktaĵo ĉe West End de La mizantropo en la "Comedy Theatre", kaj en la verko de Henrik Ibsen nome Pupohejmo ĉe la Donmar Warehouse. Ekde 2007, Fitzgerald aperis ankaŭ en pli ol 30 epizodoj de la televidserio de BBC nome Waking the Dead kaj ludis la rolon de Selyse Baratheon en la serio de HBO nome Ludo de tronoj.