Tarnaméra [tarnamEra] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Heves.
Tarnaméra situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Heves (urbo) troviĝas 14, Füzesabony 27, Gyöngyös 28, Jászberény 30, Eger 45, Budapeŝto 100 km-ojn.
La unua mencio devenis el 1334 en formo Myra. En 1687 kaj en 1705 la vilaĝo senhomiĝis. Familio Almásy (almAŝi) refondis la komunumon en 1711. Dum la socialismo kolĥozoj funkciis en la vilaĝo.