Tarouca | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3610 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 048 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 80 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 1′ N, 7° 47′ U (mapo)41.016666666667-7.7833333333333Koordinatoj: 41° 1′ N, 7° 47′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 100 km² (10 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Tarouca estas urbo de Portugalio, situanta en la nordo de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Douro. Ĝi havas ĉirkaŭ 4 334 loĝantojn (2021).
Ĝi estas sidejo de la municipo Tarouca, kiu havas totalan areon de 100,08 km², kaj 7 363 loĝantojn (2021), subdividita en sep fregezioj. La municipa teritorio limas nordoriente kun Armamar, oriente kun Moimenta da Beira, sudokcidente kun Castro Daire, sude kun Vila Nova de Paiva kaj okcidente kun Lamego. La teritorio estas inter la valoj de la riveroj Douro kaj Paiva, dum la sidejo mem estas inter Vila Nova de Paiva sude kaj Lamego norde.
Prahistorian loĝadon atestas kastrumoj kaj monumentaj megalitoj troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas disaj restaĵoj.
Kvankam ĝermanoj ja loĝis en la areo, la islamanoj ne lasis multajn restaĵojn tie. La areo de Tarouca estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj.
Elstaras la romanikaj preĝejoj kaj arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.
En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis pli ol 11 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis iomete pro elmigrado ĝis nunaj 7 000 loĝantoj.
Tarouca havas la jenajn fregeziojn:
En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.