Tasmana Insulo | ||
---|---|---|
![]() La insulo en 1987 | ||
insulo | ||
Insularo | Tasmana Insularo | |
Geografia situo | 43° 14′ 15″ S, 148° 0′ 10″ O (mapo)-43.2375148.00277777778300Koordinatoj: 43° 14′ 15″ S, 148° 0′ 10″ O (mapo) | |
| ||
Areo | 1,2 km² | |
Plej alta loko | 300 metroj super marnivelo Ŝablono:Alto/nekonata rilato | |
La Tasmana Insulo (angle Tasman Island), parto de la Tasmana Insularo, estas ovoforma insulo kun areo de 1.2 kvadrataj kilometroj (0.46 sq mi), kiu kuŝas ĉe la sudorienta marbordo de Tasmanio, Aŭstralio. La insulo estas situa en la Tasmana Maro, situa ĉe la Tasmana Duoninsulo kaj estas enhavata ene de la Tasmana Nacia Parko.
La insulo estas altebenaĵo ĉirkaŭata de krutaj doleritaj klifoj, kun plej alta pinto je 300 m super marnivelo kaj averaĝa altebenaĵa alto de 280 m. Ĝi estas la loko de la Tasmaninsula Lumturo kaj de veterstacio, kiu estis aŭtomatigita ekde 1976 kaj dedistance kontrolita ekde 1977.[1][2]