Tavistock-Instituto pri Homaj Rilatoj (TIHR) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Tavistock Institute of Human Relations | |||||
karitata organizaĵo scienca organizaĵo | |||||
Komenco | septembro 1947 | ||||
Geografia situo | 51° 31′ 30″ N, 0° 5′ 48″ U (mapo)51.524993-0.096660000000014Koordinatoj: 51° 31′ 30″ N, 0° 5′ 48″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Sidejo | Londono, Anglio | ||||
| |||||
Tipo | esplora centro en fakoj de sociaj sciencoj: instituta celo estas "kompreni organizaĵojn kiel sociaj sistemoj kaj ŝanĝi ilin en pli bona servo al la homaro" | ||||
Agareo | |||||
Estr(ar)o | David Hollywood (estro de la konsilantaro)[1], Eliat Aram (ĉefa afergvida oficisto)[2] | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
| |||||
Retejo | https://www.tavinstitute.org/ | ||||
Jura formo | karitata organizaĵo | ||||
La Tavistock-Instituto pri Homaj Rilatoj (TIHR) (angle Tavistock Institute of Human Relations estas neprofitocela organizaĵo en Britio. Ĝi esploras en fakoj de sociaj sciencoj kaj fondiĝis en 1947, origine kiel branĉo de la forte psikoanalize influita psikoterapia centro kliniko Tavistock.
Dum la Dua Mondmilito multaj el la psikiatraj kuracistoj kaj psikologoj de la psikoterapiejo Tavistock Clinic servis kiel pripsikaj specialistoj en la brita armeo. La faka grupo havis sian centron en la Milita Propaganda Buroo (angle War Propaganda Bureau en la palaco Wellington House, okupiĝis pri konceptoj de laŭeble psike stabilaj kaj bone kunlaborantaj armeaj oficiroj, sed ankaŭ pri konceptoj de milita propagando, spitanta la "propagandan militon" de la reĝimo de Nazia Germanio, kaj disvastigis siajn konceptojn.
Post la milito, la interfaka specialista grupo en 1947 fondis la Tavistock-Instituton pri Homaj Rilatoj (TIHR) kaj pluokupiĝis pri "pacaj" demandoj koncerne la evoluon de organizaĵoj kaj de sociaj ŝanĝiĝoj.
Inter la fondaj membroj de la instituto estis Elliott Jaques, Henry Dicks, Leonard Browne, Ronald Hargreaves, John Rawlings Rees, Mary Luff, Wilfred Bion kaj Tommy Wilson kiel direktoro. La John D. Rockefeller-fondaĵo en Novjorko finance subtenis la institucion. Pluaj konataj membroj poste aliĝis: John D. Sutherland, John Bowlby, Eric Lansdown Trist kaj Fred Emery[2].
La aktivaj membroj de la Tavistock-Instituto nuntempe esploras kaj konsultas en fakoj de sociaj sciencoj kaj aplikata psikologio serve al la Eŭropa Unio, diversaj fakoj de la registaro de Britio kaj por privataj mendintoj de servoj. La instituto havas propran libroeldonejon kaj estas posedanto kaj eldonanto de anglalingva internacia periodaĵo pri sociaj sciencoj, nomata Human Relations, do "Homaj Rilatoj".
germane reta informo pri libro de Dr. John Coleman rilate la instituton Arkivigite je 2014-04-09 per la retarkivo Wayback Machine