La Taŭlo estas la ceremonia monumento plej simbola de Menorko. Konstruita en la epoko de la Talajota kulturo, temas pri sanktejo kies areo havas formon de hufofero, simila al tiuj de Majorko sed kiu, diference de tiuj, havas grandan centran monumenton kiu similas al tablo, de kio derivas la nomo (taula estas "tablo" en surloka kataluna). Oni ne konas la kronologion de tiuj sanktejoj ĉar, kvankam tiaj areoj ekzistis laŭlonge de la tuta epoko de la Talajota Erao, ties centraj monumentoj povas aparteni al iu ajn dato laŭlonge de la unua jarmilo.
Plantalamor Massanet, L.: Algunas Consideraciones sobre los sepulcros Megalíticos de Menorca, en Trabajos del Museo de Menorca - separata de Sautuola II, Mahón, 1981.