Teatro Magyar | |||
---|---|---|---|
teatra ensemblo institucio teatrejo | |||
Bazaj datoj | |||
Tipo | Teatro | ||
Estiĝo | 22-a de aŭgusto 1837 | ||
Malfermo | 1897 (la nuna teatro) | ||
Rekonstruo | 1914, 1966 | ||
Adreso | |||
Paĝaro | https://pestimagyarszinhaz.hu/ | ||
Adreso | 1077 Budapest, Hevesi Sándor tér 4. | ||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Budapeŝto | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 30′ 12″ N, 19° 4′ 22″ O (mapo)47.5034027819.07265833Koordinatoj: 47° 30′ 12″ N, 19° 4′ 22″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Retejo | https://pestimagyarszinhaz.hu/ | ||
Teatro Magyar (Pest) [madjar peŝt] (Teatro Hungara) estas teatro en Budapeŝto, pli frue en Pest. Ĝi estas antaŭaĵo de Nacia Teatro (Budapeŝto), kaj pli precize la artikolo temas pri 2 teatroj.
En la 1800-aj jaroj estis pretendo pri hungarlingva stabila (ne migra) teatro. Oni konstruis ĝin inter 1835-1837 ekster la urbomuroj. La unua direktoro estis József Bajza (poeto). En 1840 la teatro prenis la nomon Nemzeti Színház [sInhÁz] (=Nacia Teatro). En 1848 dum la revolucio oni faris solenaĵon, kie partoprenis Mór Jókai. En 1897 pli nova teatrejo (Teatro Magyar) konstruiĝis en alia loko, kiu havis signifan rolon en teatra vivo de Budapeŝto. La fondintoj estis Szidi Rákosi kaj Lajos Evva.
La klasikisma konstruaĵo havis nur unu etaĝon, tial en 1875 oni konstruis pli novan etaĝon kaj ankaŭ aliajn partojn. Tie estis spektakloj ĝis 1908, post kelkaj jaroj la teatrejo plene malkonstruiĝis. La teatrejo pli nova (konstruita en 1897) plene trakonstruiĝis en 1914, poste en 1966, kie provizore, tamen longe (inter 1966-2000) funkciis la Nacia Teatro. Ĝi havas 996 sidlokojn. Post 2000 la teatro reprenis la nomon Teatro Magyar.
Reĝisoroj: