Teatro ĉe Karintia Portalo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
teatrejo operejo ![]() | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Antonio Beduzzi vd | ||
Malfermo | 1766 | ||
Lando | Aŭstrio ![]() | ||
Situo | Vieno | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 12′ 14″ N, 16° 22′ 10″ O (mapo)48.203916.3694Koordinatoj: 48° 12′ 14″ N, 16° 22′ 10″ O (mapo) | ||
| |||
La Teatro ĉe Karintia Portalo, germane Theater am Kärntnertor, estis teatrejo en Vieno, destinita por opero, baleto kaj dramo. Ĝi povas validi kune kun Burgoteatrejo kiel antaŭula domo de la Viena Ŝtata Operejo.
Post kiam oni malakceptis duan starejon ĉe la placo Freyung por unu el la du planitaj kortegoteatrejoj, oni konstruis la teatrejon en 1709 laŭ komisio de la viena magistrato proksime de la iama Kärntnertor (Karintia Portalo) laŭ konceptoj de Antonio Beduzzi. Itala teatrolernejo malfermis ĝin, kaj en la sekva tempo oni enscenigis multajn german- kaj itallingvajn spektaklojn. Ĝis 1752 ĝi funkciis sub imperiestra privilegio, kiun nuligis Maria Theresia, per kio la teatro ree subiĝis al la magistrato.
En 1761 la teatrejo estis detruita de brulego. Kortega arĥitekto Nikolaus Pacassi novkonstruis ĝin, kaj ĝi estis malfermita du jarojn poste kiel „imperiestra kaj reĝa kortegoteatrejo“. Ĝis komence de la 19-a jarcento oni prezentis kaj operojn kaj ankaŭ dramojn, poste nur baletojn same kiel ital- kaj germanlingvajn operojn. Tio kaŭzis, ke ĉi tie oni prezentis ankaŭ la operojn de Mozart ja pli malfrue, kies unuaj prezentadoj tamen okazis kutime en la Malnova Burgteatrejo ĉe la placo Michaelerplatz, ĉar tiu ĉi domo ankaŭ servis al ĉiuj fakoj kiel prezentejo. Foje oni prezentis la samajn verkojn je du tagoj sinsekvaj komence en la unua, poste en la alia teatrejo.[1]
Ekde 1811 ĝis 1814 Ignaz Franz Castelli estis dompoeto de la Teatrejo ĉe Karintia Portalo. Ankaŭ oficisto kaj komponisto Ignaz Franz von Mosel, Moritz Graf Dietrichstein samkiel Georg Friedrich Treitschke kaj Joseph Kupelwieser laboris pretertempe en la administrado aŭ verkis dramaturge ĉe la kortega opero. Ekde la fino de 1821 la teatrejon luis Domenico Barbaja, impresario de la Teatro San Carlo je Napolo, kies kuratoro en Vieno estis dancisto Louis Duport. Dum ĉi tiu epoko Gioachino Rossini lanĉis per siaj operoj triumfajn sukcesojn en Vieno. Pli malfrue ankaŭ Wenzel Graf Gallenberg luis la domon. Pro financa kaj organiza konfuzego en la 1820-aj jaroj ĝi estis dufoje fermata dum pli longaj tempospacoj.
Al la suproj en la historio apartenas la koncerto, kiun Beethoven okazigis la 7-an de majo 1824. Eksonis unuafoje en Vieno partoj de la Missa solemnis, kaj ankaŭ la unua prezentado de la 9-a simfonio.
La 17-an de aprilo 1870 oni prezentis la operon Wilhelm Tell de Rossini kiel lasta opero. Baldaŭ poste la teatrejo estis malkonstruita.