Por la geologia procezo, vidu la artikolon Tektono. |
Tektono | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
foliaro kaj frukto de granda tektono
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La tektono aŭ tik-arbo (Tectona) estas genro de arboj el Sudorienta Azio. Ĝi apartenas al la familio de Lamiaceae (en pli malnovaj klasifikoj al Verbenaceae). Kelkfoje ĝi estas inkludita en la subfamilio de Prostantheroideae [1].
Estas tri specioj de tektono :
La ekonomie plej grava specio estas la granda tektono, kies ligno estas malmola, neputrema kaj tre utiligata por konstruado de ŝipoj, vagonoj, pordoj, fenestroj kaj mebloj [2].