Telefonnumero estas serio de ciferoj (plej ofte inter ili estas spaco aŭ kuniga streko), kiu identas telefonan stacion. La permesata plej longa ciferoserio povas konsisti el 16 ciferoj.
Tiu nocio etendiĝis post invento de telefoncentralo. Komence la telefonistoj vokis siajn telefonajn staciojn laŭ la familiaj nomoj. Baldaŭ problemo etendiĝis: en iu urbo troviĝis multe da S-roj Grand aŭ Tajlor. Tial oni ekuzis la ciferojn, kiu loke estis perfekta solvo. En tre malgrandaj vilaĝoj sufiĉis unucifera sistemo, en pli grandaj lokoj iom pli, eĉ kvarcifera sistemo.
Post evoluo de telefonio oni faris kontaktojn ne nur loke, sed inter komunumoj. Tial antaŭ la ciferserio oni devis mencii la loknomon, ekzemple Berlino 643, kie loĝis eble S-ro Ŝvarc.
Pro la tutlandaj kaj internaciaj aŭtomataj telefonadoj nuligis la loknomojn, tio ŝanĝiĝis al telefona antaŭkodo aŭ Telefona landonumero. Jen ekzemplo: Korea Esperanto-Junularo: +82-02-717-6974.
La telefonnumeroj komence listiĝis en telefonlibroj, baldaŭe oni trovas ilin en interreto.