Temelín estas municipo en Ĉeĥio situanta 5,5 km en sudokcidenta direkto de Týn nad Vltavou. Vivas ĉi tie 896 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Protivín, Všemyslice, Žimutice, Týn nad Vltavou, Olešník, Hluboká nad Vltavou kaj Dříteň.
La unua konservita mencio pri la vilaĝo el la jaro 1381 nomas ĝin Temjelin. La nomo estis ankoraŭ en la sama jarcento misparolata en Tomelin kaj Temlin aŭ pliprecizigata per adjektivo Germana aŭ Granda. Tiu ĉi lasta stato (Granda Temelín) estis ties ofica nomigo ĝis la 25-a de januaro 1915. En la 14-a jarcento ĝi estis apartigita en pli malgrandajn posedaĵcojn.
En 1840 la vilaĝo havis 74 domojn kaj 583 loĝantojn, en 1921 ĉi tie estis 105 domoj kaj 559 loĝantoj.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 920 |
---|
1880 | 2 934 |
---|
1890 | 2 823 |
---|
1900 | 2 776 |
---|
1910 | 2 772 |
---|
1921 | 2 741 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 520 |
---|
1950 | 2 031 |
---|
1961 | 2 012 |
---|
1970 | 1 811 |
---|
1980 | 1 546 |
---|
1991 | 751 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 714 |
---|
2014 | 871 |
---|
2016 | 867 |
---|
2017 | 869 |
---|
2018 | 857 |
---|
2019 | 845 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 840 |
---|
2021 | 757 |
---|
2022 | 857 |
---|
2023 | 878 |
---|
2024 | 896 |
---|
Municipo Temelín konsistas formale el dek unu partoj sur dek katastraj teritorioj. Kelkaj el tiuj ĉi partoj estas sole pereintaj setlejoj.
Partoj de municipo Temelín (11) |
---|
|
|