Teologio pastorala[1] estas branĉo de teologia scienco.
Ĝi ampleksas la prezenton de priskriboj kiujn aktivaj teologoj devas plenumi en sia komunumo ne en la rolo de predikistoj sed kiel animzorgantaj pastoroj. Prediko- kaj kateĥismo-sciencoj inverse instruas ilin pri bona predikado kaj religia instruado. La liturgia scienco finine klarigas ĉiujn taskojn gvidi kaj administri liturgiaĵojn.
Normale temas kaj pri tio kion la klerikoj observu koncerne la morojn kaj pri la konduto kun/ĉe apartaj klasoj: ekz. junuloj, kaptitoj, malriĉuloj, geedzaj paroj, malsanuloj.
La sperto trakti ĉion tian saĝe kaj akcepteble nomiĝas ankaŭ pastorala prudento.
Instrukcioj jam troviĝas en la Biblio. Dum mezepoko fariĝis kolektoj de solvoj por individuaj kazoj aŭ specialaj okazoj. Skribaĵojn pri teologio pastorala verkis ekz. Johann Joachim Spalding, Miller, Seiler, Christian Wilhelm Oemler, Johann Georg Rosenmüller, David Gottlieb Niemeyer, Johann Friedrich Christoph Gräffe, Johann Heinrich Kindervater, Pordeh, Hartmann, Spener, Baumgarten, Moll, Alexandre Vinet, Harms, Karl Immanuel Nitzsch, Palmer k.a.