La teorio pri multoblaj intelektoj estis kreita de Howard Gardner je 1983. Per tiu teorio Gardner volis pli bone difini la koncepton de intelekto kaj dubigi la klasikajn testojn de intelekto kaj ilia taŭgo. La teorio postulas, ke difino de intelekto ne enhavu ĉiujn homajn kapablojn. Laŭ lia koncepto, infano, kiu lernus kalkuli pli facile, ne nepre estas pli inteligenta, ol infano, kiu lernus ĝin post longa strebo.
Al parola intelekto apartenas la kapablo al parolata kaj skribata lingvo, la kapablo lerni lingvojn kaj uzi ilin al iaj celoj. Advokatoj, parolistoj, verkistoj kaj poetoj estas homoj kun alta parola intelekto.
Famuloj, kiuj havis altan parolan-lingvan intelekton estis ekzemple Homero, William Shakespeare kaj Johann Wolfgang von Goethe.
Al logik-matematika intelekto apartenas la kapablo logike analizi problemojn, solvi matematikajn operaciojn kaj ekzameni sciencajn problemojn. Logik-matematikan intelekton uzas matematikistoj, logikistoj kaj sciencistoj.
Famuloj kun alta logik-matematika intelekto estis: Aristotelo, Eŭklido, Al-Ĥorezmi, Pascal kaj Leibniz.
Ĉi tiu kampo rilatas al ritmo, muziko, kaj aŭdado. Tiuj, kiuj havas altnivelan muzik-ritman intelekton montras pli grandan sensemon al sonoj, ritmoj, tonoj kaj muziko. Ili kutime havas bonan sonsentadon, foje eĉ absolutan, kaj estas kapablaj kanti, ludi muzikinstrumentojn kaj komponi. Ĉar granda parto de ĉi tiu intelekto rilatas al aŭdokapablo, la plej bonaj nepre lernos plie per aŭskultado. Pluse, ili ofte uzos muzikaĵojn aŭ ritmojn por lerni kaj parkerigi informojn, kaj eble laboros pli se muziko estas ludata en la etoso. Metioj rilataj al tiu intelekto inkluzivas instrumentistojn, kantistojn, orkestrestrojn, publikparolantojn kaj verkistojn.