Tepui

Tepui de Kukenano.

Tepui (aŭ tepujo) [ˈtɛpwi] estas tablopinta monto (Tablomonto) troviĝanta en la Gujanaj Altaj Teroj de norda Sudameriko, ĉefe en Venezuelo. La vorto tepui signifas "dihejmo" en la indiĝena lingvo de la pemonoj, la indiĝena popolo kiu loĝas en Gran Sabana. Tepujoj tendencas esti izolataj entoj pli ol konektataj teritorioj, kio faras ilin hejmo de unika biodiverseco de endemiaj plantaj kaj animalaj specioj. Kelkaj el la plej elstaraj tepujoj estas Aŭtana, Aŭjantepujo kaj Monto Rorajmo (la plej alta kaj fama, ĉe la triobla limo de Venezuelo, Brazilo kaj Gujano).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]