Terorismo kaj Kebabo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | الإرهاب و الكباب |
Originala lingvo | egipt-araba lingvo |
Kina aperdato | 11 jun. 1992 |
Ĝenro | komedia filmo |
Reĝisoro(j) | Sherif Arafa |
Loko de rakonto | Egiptio |
Rolantoj | Adel Emam • Ahmed Rateb |
IMDb | |
Terorismo kaj Kebabo (arabe الإرهاب والكباب, Al-irhab wal kabab) estas tre populara 1992 egipta nigr-komedia filmo ĉefrolita Adel Emam kaj reĝisorita de Sharif Arafa [1]. Ĉi tiu filmo, kiu mokas kaj islamajn teroristojn kaj la egiptan registaran aparaton (specife de la sekurecaj taĉmentoj), estas konsiderita de multaj la plej populara egipta filmo de ĉiuj tempoj, kaj estis utiligita eĉ kiel studmaterialo en akademiaj kursoj [2][3] [4][5][6].
En la filmo, Adel Emam rolas kiel ordinara egiptano nomita Ahmed kiu plurfoje malsukcesas en siaj provoj trakti la ŝtatan burokration, kaj post neplueltenebla frustriĝo trovas sin en situacio kie li ŝtelas armilon de policisto kaj, kun pluraj komplicoj kiuj aliĝis al li, tenas ostaĝojn en registara oficejo. La sekurecaj taĉmentoj opinias, ke islamaj teroristoj transprenis la lokon, kaj intertraktas kun Ahmed. Lia unua postulo estas provizi kebabpladojn al ĉiuj enfermitaj, kaj poste li faras ankaŭ politikajn postulojn.