Terény [terEnj], slovake Terany estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Balassagyarmat.
Terény situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Szécsény troviĝas 19, Balassagyarmat 21, Pásztó 24, Rétság 28 km-ojn.
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1283 en formo "Vásáros-Terjén". Laŭ la loknomo oni supozas, ke la komunumo estis kampurbo. Depost meze de la 16-a jarcento la urbeto apartenis al la Osmana Imperio. Vilaĝservoj estas kulturdomo, kuracejo, migra poŝto.