The Barefoot Contessa

The Barefoot Contessa
filmo
Originala titolo The Barefoot Contessa
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1954
Ĝenro amafera filmo, flashback film, drama filmo
Kameraado Jack Cardiff
Reĝisoro(j) Joseph L. Mankiewicz
Produktisto(j) Joseph L. Mankiewicz • Robert Haggiag • Angelo Rizzoli
Scenaro Joseph L. Mankiewicz
Loko de rakonto Francio
Muziko de Mario Nascimbene
Rolantoj Ava Gardner • Humphrey Bogart • Edmond O'Brien • Valentina Cortese • Rossano Brazzi • Franco Interlenghi • Bianca Maria Fusari • Alberto Rabagliati • Marius Goring • Elizabeth Sellars • Warren Stevens • Mari Aldon • Renato Chiantoni • Bessie Love • Tonio Selwart • Enzo Staiola • Helena Makowska • Maria Zanoli • Olga San Juan
Produktinta firmao United Artists
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro
IMDb
vdr

The Barefoot Contessa (La piednuda grafino) estas usona drama filmo de 1954 verkita kaj reĝisorita de Joseph L. Mankiewicz pri la vivo kaj amaferoj de fikcia hispana seksosimbolo Maria Vargas. En ĝi stelulas Ava Gardner, Humphrey Bogart, kaj Edmond O'Brien. La intrigo temas pri sociaj situoj kaj alta politiko en la medioj de kino kaj altklasa socio.

Pro sia ludado, O'Brien ricevis la Oskar-premion al la Plej Bona Duaranga Aktoro kaj la korespondan Oran Globon. Mankiewicz estis nomumita al la Oskar-premio al la Plej Bona Originala Scenaro.

Plimulto de la filmo estas rakontita de Harry Dawes (Bogart), dum aldonaj partoj estas rakontataj de Oscar Muldoon (O'Brien) kaj la grafo Vincenzo Torlato-Favrini (Brazzi).

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Gardner kiel Maria Vargas.

Kinreĝisoro Harry Dawes (Humphrey Bogart) venas al la funebro de la bela grafino Torlato-Favrini, kiu estis iam fama hispana aktorino kaj dancistino María Vargas (Ava Gardner), kiun li mem plialtigis al steluleco. Ekde tiam, li ekmemoras kiel li ekkonis ŝin en hispana dancejo de flamenko, kaj kiel la milionulo kaj sendependa produktoro Kirk Edwards (Warren Stevens) impresita de ŝia beleco, proponis al ŝi kontrakton en sia nova filmo, kiun reĝisoros Dawes. Dekomence ŝi malakceptas, sed la reĝisoro konvinkas ŝin kaj la filmo sukcesas, kaj sekvas du pluaj.

Sed paralelan al la ascendo de María, estas senta malsukceso. María ne estas feliĉa kaj arde defendas sian sendependecon, kaj tiukadre ŝi abandonas Edwards, kolerema kaj virinema, kiu baraktas fari ŝin nur unu plua el siaj posedaĵoj; ŝi foriras al Riviera kun eĉ pli riĉa sudamerika multmilionulo Alberto Bravano (Marius Goring). Sed ŝi ne permesas, ke liaj povegaj protektantoj seksumu ŝin; male ŝi fordonas ŝin al malaltnivelaj viroj al kiuj ŝi pagas kaj kiuj eltiras profiton el ŝi. Ĝis tie ŝi ekkonas la italan grafon Vicenzo Torlato-Favrini (Rossano Brazzi) al kiu ŝi freneze enamiĝas kaj kun kiu ŝi geedziĝas. En la nuptonokto Vicenzo konfesas al ŝi, ke li estas impotenta kiel rezulto de militvundo, dum la Dua Mondmilito, kaj la arda María startigas amaferon kun la ŝoforo de la familio kaj gravediĝas, cele al havigo de heredanto por sia amata edzo. Sed antaŭ ŝi povu rakonti tion, Vicenzo malkovras ŝin kun la ŝoforo kaj murdas ambaŭ.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Ava Gardner kiel Maria Vargas
  • Humphrey Bogart kiel Harry Dawes
  • Edmond O'Brien kiel Oscar Muldoon
  • Marius Goring kiel Alberto Bravano
  • Valentina Cortese (Valentina Cortesa) kiel Eleanora Torlato-Favrini
  • Rossano Brazzi kiel grafo Vincenzo Torlato-Favrini
  • Elizabeth Sellars kiel Jerry Dawes
  • Warren Stevens kiel Kirk Edwards
  • Franco Interlenghi kiel Pedro Vargas
  • Mari Aldon kiel Myrna
  • Alberto Rabagliati kiel posedanto de noktoklubo
  • Enzo Staiola kiel Busulo
  • Maria Zanoli kiel patrino de Maria
  • Renato Chiantoni kiel patro de Maria

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]