The Cleveland Gazette estis ĉiusemajna gazeto publikigita en Klevlando, Ohio, ekde la 25a de aŭgusto 1883 ĝis la 20a de majo 1945. Ĝi estis gazeto intencita por afrik-usonanoj posedata kaj eldonata de Harry Clay Smith, dekomence kun grupo de partneroj. Cirkulado estis ĉirkaŭkalkulita inter 5 000 kaj 18 ,000.
La Gazette iĝis la plej longdaŭra ĉiusemajna publikaĵo por afrik-usonanoj en la tuta Usono, kio havigis al ĝi la kromnomon "The Old Reliable" (fidinda oldulo) ĉar neniam mankis al dimanĉa publikado en 58 jaroj.[1]