The Devil's Own | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Devil's Own |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1997, 27 mar. 1997 |
Ĝenro | suspensa filmo, krimfilmo, drama filmo, agfilmo |
Kameraado | Gordon Willis |
Reĝisoro(j) | Alan J. Pakula |
Produktisto(j) | Lawrence Gordon • Robert F. Colesberry |
Scenaro | Kevin Jarre |
Filmita en | Nov-Ĵerzejo • Clogherhead • Inchicore • Greenport • Montoj Wicklow • Nov-Jorko |
Loko de rakonto | Nov-Jorko • Nord-Irlando |
Muziko de | James Horner |
Rolantoj | Harrison Ford • Brad Pitt • Margaret Colin • Rubén Blades • Treat Williams • George Hearn • Mitchell Ryan • Natascha McElhone • David O'Hara • Julia Stiles • Simon Jones • Paul Ronan • David Wilmot • Malachy McCourt • Anthony Brophy • Gabrielle Reidy • Rob McElhenney • Victor Slezak • Damien Leake |
Produktinta firmao | Columbia Pictures |
IMDb | |
The Devil's Own estas usona trilera filmo de 1997 reĝisorita de Alan J. Pakula, en kiu stelulas Harrison Ford kaj Brad Pitt, kun Rubén Blades, Natascha McElhone, Julia Stiles, Margaret Colin, kaj Treat Williams en duarangaj roloj. La intrigo remas pri membro de la provizora IRA (Pitt) kiu venas al Usono por akiri kontraŭaviadilajn misilojn en la nigra merkato, sed lia plano komplikigas irland-usona policano (Ford), kiun la IRA-ano konsideras familiano.
La filmon publikigis Columbia Pictures la 26an de Marto, 1997. Ĝi ricevis nur mezfavorajn kritikojn, sed estis financa sukceso. Tiu estis la fina filmo de la reĝisoro Pakula, kiu mortis unu jaron post la publikigo, kaj la fina filmo fotita de Gordon Willis, kiu retiriĝis tuj poste.
Rory Devaney, aktiva membro de la provizora IRA (Pitt), ricevas la mision aĉeti armulojn en Usono, por ke IRA plue luktu. Li gastas ĉe Tom O'Meara, novjorka policano irland-devena, kiu ne konas la intencojn de lia gasto. Rapide, disvolviĝas malferma amikeco inter ambaŭ. Sed la demarŝojn de Rory kaj la profesio de Tom portos ilin neeviteble al baldaŭa konfronto.