The Feeding of the 5000 ("la manĝigo de la 5000") estas la unua albumo de la anarki-punka bando Crass. La albumo registriĝis la 29-an de oktobro 1978, de la son-inĝeniero John Loder ĉe Southern Studios, kaj eldoniĝis la saman jaron. Oni konsideris ĝin revolucia tiam pro ĝia ekstrema sono, ofte blasfema teksta enhavo, kaj la anarkiismaj politikaj idealoj, kiujn ĝia teksto esprimis. La albumo ankaŭ enkondukis la politikon de Crass certigi malmultan koston por siaj albumoj.[1][2] La albumo estas konsiderata inter la unuaj punkaj albumoj, kiuj esprimis seriozan anarkiisman filozofion.[3]
Flanko 1-a
Flanko 2-a