"The House of the Rising Sun" (La domo Sunleviĝo) estas tradicia folklora kanto, foje nomita "Rising Sun Blues". Ĝi rakontas la nedecan vivon de persono en la urbo Nov-Orleano. Multaj versioj instigas fratojn, patrojn aŭ filojn eviti tiun futuron. La plej sukcesa komerca versio, registrita en 1964 fare de la brita rok-bando The Animals, estis numero unua sukceso en la brita sukcesa pintolisto "UK Singles Chart" kaj en Usono kaj Kanado.[1] Kiel tradicia popolkanto registrita de elektra rok-bando, ĝi estis priskribita kiel la "unua folk-roka sukceso".[2][3]
La kanto estis por la unua fojo kolektita en Apalaĉio en la 1930-aj jaroj, sed probable havas siajn radikojn en tradicia angla popolkanto, kvankam oni sugestis ankaŭ diversajn aliajn originojn. Ĝi estis listigita en la numero 6393 en la indico Roud Folk Song Index.
Oni idirs, ke "House of Rising Sun" estis konata de usonaj ministoj en 1905.[4] La plej antikva publikigita versio de la vortumado estis presita de Robert Winslow Gordon en 1925, en kolumno titolita "Old Songs That Men Have Sung" en la gazeto Adventure kaj parolas pri ruinigo de junulinoj.[5] La vortumado de tiu versio ekas:[5][6]
There is a house in New Orleans, it's called the Rising Sun
It's been the ruin of many poor girl
Great God, and I for one.
La rakonto de la vortumado variis inter viraj kaj virinaj rakontistoj. La plej frua konata presita versio el la kolumno de Gordon temis pri averto al virino. La plej frua konata registrita versio de la kanto fare de Ashley temas pri vira rolulo. La vortumado de tiu versio ekas jene:[7]
There is a house in New Orleans
They call the Rising Sun
Where many poor boys to destruction has gone
And me, oh God, are one.
Inter famaj kantistoj kiuj publikigis versiojn de la kanto menciindas Woody Guthrie (1941), Joan Baez (1960), Bob Dylan (1962). la menciita Eric Burdon (1964), Frijid Pink (1969), Dolly Parton (1980), Johnny Hallyday (1964, en franca), ktp.