The Journal of Sex Research | |
scienca gazeto • medical journal | |
---|---|
Speco | scienca revuo |
| |
Posedanto | Taylor & Francis nome de la Societo por la Scienca Studado de Sekseco (Usono) |
Publikigisto | Cynthia A. Graham |
Establodato | 1965 |
ISSN | 0022-4499 |
| |
Retejo | www.sexscience.org |
The Journal of Sex Research estas dumonata interfaka scienca revuo dediĉita al la studado de sekseco, publikigita ekde 1965 de la Societo por la Scienca Studado de Sekseco de Nov-Jorko.
La revuo stimulas interfakan komprenon pri la diversaj temoj de la nuntempa sekseco, kun la celo plibonigi la studadon de la homa seksa konduto kaj stimuli la seksan sanon.[1] Ĝi publikigas artikolojn pri medicino, juro, psikologio, sociologio, biologio kaj historio, same kiel empiriajn raporton, teoriajn eseojn, bibliografiajn reviziojn, metodologiajn artikolojn, historiajn artikolojn, klinikajn raportojn, instruajn artikolojn, libro-recenzojn kaj leterojn al la direktoro.