The Prize | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Prize |
Originala lingvo | angla lingvo • germana lingvo |
Kina aperdato | 1963 |
Ĝenro | spionada filmo, filmo bazita sur romano, drama filmo, krimfilmo |
Kameraado | William H. Daniels |
Reĝisoro(j) | Mark Robson |
Produktisto(j) | Pandro S. Berman |
Scenaro | Ernest Lehman |
Loko de rakonto | Stokholmo |
Muziko de | Jerry Goldsmith |
Rolantoj | Paul Newman • Edward G. Robinson • Elke Sommer • Diane Baker • Micheline Presle • Gérard Oury • Sergio Fantoni • Kevin McCarthy • Leo G. Carroll • Sacha Pitoëff • John Wengraf • Don Dubbins • Edith Evanson • Gregg Palmer • Jacqueline Beer • John Banner • John Qualen • Karl Swenson • Virginia Christine • Rudolph Anders • Lester Matthews • Queenie Leonard • Anna Lee • Gregory Gaye • Ben Wright • Peter Coe • Lars Passgård • Britt Ekland • Teru Shimada • Gene Roth • Colin Kenny • Jack Chefe • Ivan Triesault • Fred Holliday • Sam Edwards |
Produktinta firmao | Metro-Goldwyn-Mayer |
IMDb | |
The Prize (La premio) estas usona filmo de 1963 reĝisorita de Mark Robson, kun Paul Newman, Elke Sommer kaj Edward G. Robinson en la ĉefaj roloj, bazita sur la samnoma furorlibro The Prize, de Irving Wallace. Pro tiu filmo Elke Sommer ricevis la Oran Globon kiel nova stelulo de la jaro.
Al ebriema verkisto, cinika kaj virinema, nome Andrew Craig oni atribuis la Nobel-premion pri literaturo. Tial li iras al Stokholmo por la ceremonio kaj tie li trafas kun la bela Lisa Anderson, funkciulo de la sveda registaro kaj oficiala ĉiĉerono. En la hotelo, Craig estas prezentita al alia ricevonto de Nobel, nome Dro. Max Stratman, fama german-usona fizikisto kiu estas akompanata de la flegistino Emily.
En dua renkonto kun Stratman, dum gazetkonferenco, Craig surprizas ĉar tiu ŝajne ne memoras lin kaj aspektas diferenca. Craig estis trairanta krekrizon, sed la okazaĵo ĉe la doktoro inspiras lin por historio, imagante, ke la doktoro estas fakte enpersoniganto. Dum la ceremonio, Craig ekkonvinkiĝas ke la supozita historio ne estas imagaĵo kaj klopodas rakonti tion al la aŭtoritatoj, sed neniu kredas lin pro lia reputacio de ebriema kaj ludema.