Thika | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 83 000 () [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 1° 3′ S, 37° 5′ O (mapo)-1.0537.08333333Koordinatoj: 1° 3′ S, 37° 5′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 531 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Thika [+] | |||
Thika estas grandurbo kaj universitata urbo en Kenjo. Ĝi estas administra centro de distrikto.
Thika situas sur altebenaĵo laŭ rivero same nomata Thika en meza (iomete suda) parto de la lando. Najrobio etendiĝas 40 km.
En Thika antaŭ la koloniado diversaj triboj vivis. En la 1900-aj jaroj ankaŭ britoj kaj azianoj ekloĝis. Ĝi estis duaklasa municipo en 1963, post 5 jaroj ĝi ricevis la statuson urbo.
Thika estas centro de la ananasokulturo. Aliaj okupiĝas pri hortikulturoj, kafoj, tritikoj, teksaĵoj. La lasta industrio estis tre grava en la paseo.
Thika havas fervojan linion kaj ĉefvojojn al Najrobio, Nyeri, Nakuru kaj Garissa.
Thika situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas ĉ. 20 °C. Jare pluvas malpli, ol 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.
En proksimeco de Thika estas videblaj "Dekkvar-Akvofaloj" kaj Nacia parko.