Thinaboomi | |
Speco | Taggazeto |
---|---|
Formato | Grandgazeto |
| |
Lando | ![]() |
Urbo | Maduraj, Tamilnado |
Redaktisto | S. Manimaran |
Establodato | 1999 |
| |
Thinaboomi [tinapumi] (tamile தினபூமி, IAST: Tiṉapūmi) estas tamila tagĵurnalo kun la ĉefsidejo en Maduraj, en ŝtato Tamilnado de Barato. La ĵurnalo estis starigita fine de la 1990-aj jaroj de S. Manimaran. Ĝi estas presata kaj eldonata de Ĉenajo, Koimbatore, Maduraj, Salem, Tiruĉirapali, Tirunelveli, Velor kaj Puduĉeri.
En 2010, la redaktoro de Thinaboomi nome S. Manimaran kaj lia filo Rameŝ Kumar estis arestitaj de la policistoj. La paro poste asertis, ke ili estis minacitaj pro politika kialoj, post ke ili skribis pri la granita skandalo de Maduraj.[1][2][3] En la sekvaj jaroj, la Gazetara Konsilio de Barato kaj la lastatempe-elektita registaro de Tamilnado subtenis la redaktoron en lia kazo en la kortumoj.[4][5]