Thomas McDonagh | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Tomás Mac Donnchadha | |||||
Naskiĝo | 1-an de februaro 1878 en Cloughjordan | ||||
Morto | 3-an de majo 1916 (38-jaraĝa) en Kilmainham Gaol | ||||
Mortis per | Pafvundo ![]() | ||||
Tombo | Arbour Hill Cemetery (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | irlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) ![]() | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | John MacDonagh (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Muriel MacDonagh (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Donagh MacDonagh ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dramaturgo poeto sufrageto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Thomas MacDonagh (en irlanda Tomás Mac Donnchadha) (1a Februaro 1878 – 3a Majo 1916) estis irlanda naciisto, poeto, dramaturgo, kaj estro de la Paska Ribelo de 1916.
MacDonagh naskiĝis en Cloughjordan, Graflando Tipperary.[1] Li kreskis en familia etoso de muziko, poezio kaj lernado kaj estis instigita al amo kaj al angla kaj al irlanda kulturoj el juna aĝo.
Ambaŭ gepatroj estis instruistoj;[2] kiuj forte emfazis edukadon. MacDonagh lernis en Rockwell College.[3] Tie MagDonagh intencis iĝi pastro kaj dediĉis kelkajn jarojn al studo por tio, sed, post tiuj li konstatis, ke ĝi ne estis lia dezirata vivmaniero, kaj abandonis[4] tiun dediĉon, kio restis kun la sento esti "nekapabla pastro".[5]
Tuj poste, li publikis sian unuan libron de poemoj, nome Through the Ivory Gate (tra la ebura pordo), en 1902.[6] Li translokiĝis al Dublino kie li ekkonatiĝis kun la Gaela Ligo, kaj amikiĝis kun homoj kiaj Eoin MacNeill kaj Patrick Pearse.
Thomas McDonagh la Irlanda poeto ekzekutita pro sia partopreno en la Paska Ribelo tradukis faman Gaelan poemon kiel "The Yellow Bittern" (la flava botaŭro). Lia amiko kaj poeto Francis Ledwidge verkis faman plorkanton "Lament for Thomas McDonagh" per malfermila linio He shall not hear the bittern cry (li ne aŭdos la botaŭran krion).