Thomas Merton | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 31-an de januaro 1915 en Prado de Kunflent', Pyrénées-Orientales, Francio | |
Morto | 10-an de decembro 1968 (53-jaraĝa) en Bankoko | |
Mortis per | Elektrokuto vd | |
Tombo | Kentukio vd | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Kolegio Clare Universitato Kolumbio Oakham School (en) vd | |
Familio | ||
Patro | Owen Merton (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo ĵurnalisto pacaktivisto katolika sacerdoto aŭtobiografo poeto eseisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Thomas MERTON, O.C.S.O. (naskiĝinta la 31-an de januaro 1915 – mortinta la 10-an de decembro 1968) estis usona katolika (trapista) monaĥo, pastro, verkisto, kaj mistikulo. Li apartenis al la frataro de la Abatejo de Nia Sinjorino de Getsemani en Kentukio. Li estis poeto, socia kritikisto, kaj studisto pri komparado de religioj. En 1949 li pastriĝis kaj nomiĝis patro Louis.[1][2][3]
Merton verkis pli ol 70 libroj, plejparte pri temoj de spiriteco, socia justeco, kaj kvieta kristana pacifismo, kaj krome dekojn da eseoj kaj recenzoj. Inter liaj plej daŭraj verkoj estas lia aŭtobiografio, The Seven Storey Mountain ("La sep-etaĝa monto", 1948), kiu instigis multajn militintojn kaj junulojn aliri monaĥejojn,[4][5] kaj listiĝis en la listo de National Review' pri la 100 plej bonaj nefikciaj libroj de la jarcento.[6] Merton agis kaj parolis forte por interreligia komprenado. Li estis pioniro de dialogo kun eminentaj aziaj spiritaj gvidantoj, inkluzive de la Dalai-Lamao, la japana verkisto Suzuki Daisecu Teitaro, la tajlanda budhisma monaĥo Buddhadasa, kaj la vjetnama monaĥo Thích Nhất Hạnh, kaj li verkis librojn pri Zena budhismo kaj Daŭismo. Pluraj biografioj verkiĝis pri lia vivo depost lia morto.