Tibeta Parlamento en Ekzilo | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
parlamento ![]() | ||
Komenco | 1960 | |
Tibeta Parlamento en Ekzilo – unuĉambra emigracia parlamento subigita al la Centra Tibeta Administrejo en Barato.
Ĝi estas postvenaĵo de fondita en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento Nacia Asembleo - Congdu. Kreita la 2-an de septembro 1960 de la 14-a Dalai-lamao kiel Komisiono de la Tibetaj Popol-Reprezentantoj (en la jaroj 1979 – 2006 Tibeta Kunveno de Popol-Reprezentantoj, la nuna nomo ekde 2006). Ĝian ekeston antaŭis daŭrantaj preskaŭ unu jaron interparoloj kaj negocoj kun barata registaro. Deputitoj de la unua kadenco elektiĝis dum balotoj organizitaj kelke da monatoj pli frue. La kadenco komence daŭris 3 jarojn, en 1985 estis plilongigita ĝis 5 jaroj.
Rajtojn kaj devojn de la Parlamento nun difinas la Ĉarto de Tibetanoj en Ekzilo de la 14-a de junio 1991.