Timbo (hispane timba) estas stilo de kuba muziko. Pro sia historia evoluo ĝi estas varianto, ne subkategorio de salsomuziko.
En postrevolucia Kubo inter kubaj muzikistoj longan tempon estis neskribita leĝo eviti la terminon „salso“. La komitato de la ŝtata sondiskoproduktejo EGREM simple prisilentis la vorton. Salso estis laŭ kuba vidpunkto novkoloniisma ilo de la usone regata muzikindustrio, kiu tiamaniere provis okupi la tradiciajn kubajn ritmojn. Salso estis kuba muziko ludata de ne-kubanoj. Ĉar tiu ĉi muziko jam ĉiam estis ludata en Kubo, ne ekestis bezono por nova nomo. Tio ĉi ŝanĝiĝis komence de la 1990-aj jaroj per la prosperigo de la turismo kaj la nova vojaĝlibereco por kubaj muzikistoj, kiuj ekde 1993 ankaŭ rajtis kontrakti kun eksterlandaj muzikentreprenoj. Ekde 1990 unu el la ŝtataj televidstacioj de la kuba radio dissendis la disaŭdigon „Mi Salsa“. Ekestis novaj antologioj kun titoloj kiel „¿Son o Salsa?“ (1991) aŭ „Salsa Cubana“ (1995). Ĉi-lasta ankaŭ estis la titolo de muzikrevuo en Kubo, kiu aperis en la dua duono de la 1990-aj jaroj. Ĝi ja esence ne rezignis nenion de la pozicio, ke salso estas ekskluzive kuba muziko, ekkonigis tamen alipensadon je la kuba regantaro: Post tri jardekoj de polemiko kontraŭ la salso la ŝtataj administrejoj nun provis utiligi la terminon por siaj propraj celoj kaj ekligi kun la grado de internacia konateco. Sur muzikalbumo la termino „Salsa“ komence aperis je la muzikgrupo NG La Banda: La kanto „Necesita una amiga“ sur la lumdisko „En la Calle“ (1988) estis nomata en la subskribaĵo kiel „balada-salsa“. La venonta produktaĵo de NG LA Banda konsistis el novaranĝitaj kubaj kantoj, titolitaj „Salseando“ (1990). En 1991 la kantisto Issac Delgado forlasis NG La Banda kaj komencis solokarieron kun la kromnomo „El Chévere de la Salsa”. Ankaŭ pli malgrandaj muzikgrupoj komencis uzi la terminon (ekzemple en 1995 „Septeto Raisón“ per „Mi salsa cubana“).
Laŭ la vortaro timba signifas „hazardludejo, hazardludejo“ kaj ankaŭ „ hazardluda rondo “. „Timbero“ do estas „hazardludanto“. Krom tio en Kubo ekzistas dolĉa manĝaĵo, kombinaĵo el pano kun gujavoj, kiu nomiĝas „pan con timba“. Kvartalo de Havano ankaŭ nomiĝas „Timba“. Cesar „Pupi“ Pedroso, iama pianisto de Los Van Van, referencis al ĉi tiu signifo, kiam li titolis sian unuan albumon „De la Timba a Pogolotti“ (1999). Pogolotti kaj Timba ambaŭ estas kvartaloj kun alta kvoto da afrikokubanoj.
La nomo „Timba“ estas do firme enradikiĝinta en Kubo kaj cirkulas ankaŭ en la muzika kampo. „Timba“ estis en Kubo jam ekde jardekoj samsencaĵo por rumbo. Issac Delgado indikis, ke dum sia tempo ĉe la universitato en la 1970-aj jaroj junaj muzikistoj de Irakere, kiel Chucho Valdés au Arturo Sandoval, estis okazigintaj ĵazajn improvizad-kunsidojn, kion ili nomis „tocar timba“ aŭ „timbear“. Ankaŭ la ludon de la rumbistoj, kiam ili muzikis en la postkortoj, estis nomata „muziki la timbon“. Lin mem kiel bonan rumbokantiston oni nomis „timbero“. Konsekvence estas termino, kiu devenas el la stratoj de Kubo. Kantisto Mario Rivera de Van Van tamen kontraŭargumentas, ke la nomo „timba“ en la 1990-aj jaroj estis ankaŭ uzata multjare en la ŝtataj konservatorioj. La kubaj aŭtoroj Neris González Bello kaj Liliana Casanella Cué tenas la instaladon de la konservatorioj eĉ por fundamenta kondiĉo por la pli posta apero de la timbo.
Ekde la 1990-aj jaroj la termino „timba“ aperis pli kaj pli en la kuba „música bailable“ (hisp: dancebla muziko, dancmuziko) samtempe kun la termino „salsa“. Kiel iniciinto validas flutisto José Luis Cortés kun sia grupo NG La Banda. Tiu estas plejmulte rilatigata kun „timba“, kvankam la grupo komence (1990, 1993) ankaŭ uzis la terminon „salsa“ en siaj albumoj, kvankam la termino ne rekte aperas.
Ekde la mezo de la 1990-aj jaroj komenciĝis la tiel nomata „Timba-Eksplodo“. Ekigilo estis la grupo "Charanga Habanera" de David Caldzado kun sia albumo „Me sube la fiebre“ el 1996. ankaŭ la bandestro de la legenda grupo de Kubo Los Van Van, Juan Formell, transpasis en 1997 al tio, nomi sian muzikon „timba“. Aparte la albumoj „Esto te pone la cabeza mala“ (1997) kaj „Llegó Van Van“ (1999) akiris tutmondan sukceson ĝi tiam neniam atingitan. La ŝtata sondiskoproduktejo EGREM pli kaj pli prosperigis timbon kiel etiketo de kuba muziko. Multnombro da novaj grupoj kaj produktaĵoj ekestis. Jen kelkaj konataj grupoj kaj muzikistoj: "Pupy y Los que Son, Son" (Cesar Pupy Pedroso, eksa pianisto de Los Van Van), "Manolín, El Médico de la Salsa“, „Pachito Alonso y sus kini kini“, "Azúcar Negra", "Bamboleo", „Tirso Duarte“, Giraldo Piloto (eksa perkutinstrumentisto de NG La Banda) kaj lia grupo „Klimax“, "Manolito y su trabuco" kaj „Paulito FG“.
Instigite per la sukceso de Buena Vista Social Club en 1996, la premiado per Grammy en 1998 kaj la samnoma dokumenta filmo de Wim Wenders en 1999 komenciĝis pli forta postulo je kuba muziko tutmonde. Kubaj muzikistoj sin ne montris malemaj, forlasi Kubon kaj ekloĝi en eksterlando. Miami evoluis pro la multaj kubaj enmigrintoj al la plej grava metropolo de timbo ekster Kubo. Tie troviĝas tiel konataj muzikistoj kiel "Manolín, El Médico de la Salsa“, Chaka kaj sia grupo „El Tumbao“, la „Cuban Timba All Stars“ kaj ne laste Jorge Gomez per „Tiempo Libre“.
Timbo baziĝas kiel salso laŭforme plej ofte sur la fundamento de la son montuno, je kiu unuan melodian parton (plejofte strofojn [estribillos] kaj rekantaĵon) de la montuno, sekvas parto sentata kiel intensigo kaj destinita de improvizado kaj de ripeto de pli mallongaj detranĉoj. Sed dum kiam salso principe baziĝas sur la son-kleo kaj la baso kutime ludas sur la taktotempoj 2+ kaj 4, timbo principe estas malferma ankaŭ por aliaj taktotempoj. Kutima estus rumba kleo 3-2, al kiu la baso ludas cantando aŭ funke influitajn figurojn.
Tipa instrumentado por timbogrupo konsistas el kantantoj, piano resp. elektronika muzikklavaro, basinstrumento, frapinstrumentaro kaj timbaleoj, kongaoj kaj serio da latunblovinstrumentoj. Kontraŭdire la ĉefan tendencon de ĉi tiu artikolo, kiu akcentas la komunan de salso kaj timbo kaj la uzadon de la terminoj kiel surmerkatiga ilo, en Kubo evoluis certaj "apartaj tradicioj" je la uzado de ĉi tiuj instrumentoj, kiuj en malsamaj kombinaĵoj kontribuas al specifa timbostilo.
La bason ludas kutime elektrika basinstrumento, kies rolon tamen ankaŭ povas transpreni aŭ duobligi muzikila klavaro. Jam menciitas la pli libera rolo de la baso kompare kun salso.
La muzikklavaro anstataŭanta bason, pianon aŭ fonan arĉadon apartenas al la postlasaĵo de Van Van. Hugo Morejón, unu el la trombonistoj de la bando, komencis regule ludi ĝin, kiam la trombonistaro paŭzis. Kontraŭmontunoj al la montunoj de la regula pianisto César "Pupy" Pedroso ankaŭ apartenas al liaj roloj. Kune kun la ludo de Pedroso, foje nomata kontrapunkta, tio kondukas al vere troaktivaj akordorompoj, ofte en altaj registroj. Tipe por timba montunoj estas krome, ke ili povas estis malvolvataj aparte por unu peco, do ne nepre devenas de tradiciita fondo el ludfiguroj.
Ankaŭ la plilarĝigo de la sonstoko per elektra frapinstrumentaro deiras de subokupita membro de la trombonistaro de Van Van; tamen estas pli tipe ke tiun ĉi instrumento ludas frapinstrumentisto. Ankaŭ timbaleoj plejparte estas eroj de la frapinstrumentaro kaj oni ludas ilin do sidanta; ekde Changuito ideala frapinstrumentisto en Kubo manipulas kongaojn, tamburojn, cimbalojn, elektran frapinstrumentaron kaj timbaleojn per ĉiuj kombinaĵoj de bastonoj kaj nudaj mandoj kaj ŝanĝas ankaŭ ene de muzikpeco.
Antaŭ ol hiphopo kaj regetono disvastiĝis en Kubo, la kantistoj de la timbomuzikistaroj repis.
La blovinstrumentistaro ofte estas trombontriopo, povas tamen alproksimiĝi per trumpetoj kaj saksofonoj al salso aŭ daŭrigi per arĉinstrumentoj kaj fluto la kuban ĉarango-tradicion.
La nomo „timba“ komence estis nura instrumento de surmerkatigo. Ĉefaj kubaj muzikistoj kiel Issac Delgado, Lazaro Valdés, Juan Formell kaj multaj aliaj tion ree kaj ree konfirmis. La terminon „salsa cubana“ la plej multaj kubaj muzikistoj rifuzis kiel „modo-etikedo“, sed ŝajnis por ili kiel ununura ebleco malcedi sur la tutmonda muzikmerkato. Oni elprovis aliajn nomojn kiel „hipersalsa“, „heavy salsa“ aŭ „salsa dura“, sed rapide malakceptis ilin. Sed per „timba“ finfine oni trovis apartan nomon rilatan kun Kubo. Samtempe ĝi ebligis dislimigo de la „salsa erótica“ kaj de la „salsa romántica“ el Usono kaj Porto-Riko. En la kazo de „Los Van Van“ ekzemple la adaptado de la termino ja estis nur tro evidenta, ĉar la grupo tiam jam ekzistis pli ol 30 jarojn, sen ke oni estus rilatiginta ĝin kun timbo. Anstataŭe ĝi male surmerkatigis sian muzikon sub aparta ĝenro nome songo.
Sed ju pli oni sentis la komprenaĵon kiel io aparta, des pli malvolvis ĝia identiga efiko. La titolo "En la calle" (hispane Sur la strato) de NG La Banda nun estis programo. La grupoj komencis disvolvi konceptojn, orientigi sian muzikon laŭ la „simpluloj de la strato“. La tekstoj ricevis aliajn enhavojn kaj temis ekde tiam pri la ĝojoj, zorgoj kaj mizeroj de la homoj. La muzikistoj serĉis ligan kontakton aparte kun la kubaj dancantoj antaŭ la scenejo. Apartaj vigligaj vokoj ne nur funkciu kiel etikedo, sed ankaŭ fortikigu la ligon kun la publiko (ekzemple la konata „ataca chicho!“ de NG La Banda aŭ „Ahí, na’ ma’!“ de Los Van Van). Timbo naskiĝu en la kuba vivo, en la najbararo de la kvartaloj kaj en la maniero, kiel la homoj tie dancas kaj festas en la stratoj. Precipe la grupo La Charanga Habanera elpaŝis, klopodante je siaj prezentadoj pri moderna hiphopaj grupaj ĥoreografio kaj la konvene stiligitaj kostumoj.
Tiel konscian emfazon de aparta proksimeco al la strato ĉiam ankaŭ akompanis klopodoj pri kredindeco. La famaj timbogrupoj konsistas preskaŭ nure el muzikistoj studintaj ĉe konservatorio, kiuj precipe pro la sukceso en eksterlando kaj la refortikiĝinta muzikturismo en Kubo (je kio la eniro en la respektivajn muzikklubejojn ĝis 2004 estis pagendaj per usonaj dolaroj) plejparte estas foriĝinta disde la normala vivo en la kvartaloj de Havano. Krom tio la muziko de la konservatorioj en Kubo tenis malpli la famon, esti enradikiĝinta en la stratoj ol male esti kondukata de la ŝtataj kontrolkomisionoj.
Multaj kubaj muzikistoj akcentas, ke timbo esence ja ne estas tute nova muziko, sed pli vere pluevoluigo de kuba sono, do muziko, kiun en Kubo jam ĉiam oni ludis. Ankaŭ tio restas tre dubinda, kvankam kelkaj timbaj elementoj jam estas troveblaj en la frua muziko de la grupo Irakere el la 1970-aj jaroj (ekzemple la enigo de ĵazimprovizaĵoj en tradicie kubaj ritmoj aŭ la uzado de la tamburo bataa).
Antaŭ ĉi tiu fono timbomuziko sin prezentas kiel komplika plektaĵo, kiu en sia prezentado kaj interpretado estas direktata de diversaj interesoj kaj vidpunktoj: 1) Merkatpolitiko kaj komercigo, 2) identecoformado kaj translokado de la pezocentro for de la ŝtataj institucioj direkten al la strato kaj ne laste 3) de ideologiaj teoriadoj pri muzika kontinueco en Kubo trans ĉiuj epokoj (vd.malsupre Giraldo Piloto).
En la nuntempo oni ne supozas, ke timbo estas subkategorio de salso kaj tute ne aparta ĝenro, sed male alproksimiĝo de kuba muzikistoj al salso. Tio fariĝas des pli komprenebla, se oni konsideras, ke kubaj muzikistoj dum jardekoj estis detranĉitaj de la muzika interŝanĝo kun aliaj landoj kaj post la kolapso de Sovetunio nekutime subite frontis tutmondiĝintan merkaton. Tiusence ekzistas eĉ multaj paraleloj de la timbo al la originoj de la salso en Novjorko de la 1970-aj jaroj, ekzemple la deveno el la kvartalo, la urbeca karaktero de la muziko, la plivalorigo de la tekstoj, ilia signifo-translokiĝo ktp.
Torsten Eßer, Patrick Frölicher: Alles in meinem Dasein ist Musik... - Kubanische Musik von Rumba bis Techno. Vervuert, Frankfurto 2004