Tiso (lago) | ||
---|---|---|
Vido en Tiso-lago
| ||
baraĵlago | ||
Situo | Heves, Hungario | |
Ĉefaj fontoj | Tiso | |
Ĉefaj elfluoj | Tiso | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 47° 37′ 29″ N, 20° 40′ 40″ O (mapo)47.6246820.67764Koordinatoj: 47° 37′ 29″ N, 20° 40′ 40″ O (mapo) | |
Surfaca areo | 127 km² | |
Maksimuma longo | 27 km | |
Maksimuma profundo | 17 m | |
Averaĝa profundo | 1,3 m | |
Tiso (hungare Tisza-tó), ankaŭ konata kiel Akvorezervejo Kisköre (hungare: Kiskörei-víztározó), estas la plej granda artefarita lago en Hungario meze de rivero Tiso, kiu konstruiĝis en 1973.
La celo estis havi akvorezervejon, kiu unue provizas la regionon per akvo por akvumi, aliparte la malplena rezervejo dum inundo povas gardi akvon. Baldaŭe tio iĝis turisma paradizo. En la lago troviĝas multe da insuloj, kiuj estas paradizoj por bestoj, precipe por birdoj.
Ĝia longo estas 27 km, la surfaco estas 127 km². La lago estas navigebla, precipe ekskursoŝipoj trafikas.
Akvonivelaj indikiloj: Kisköre supre, Kisköre malsupre.
Ĉebordaj urboj: Tiszafüred, Abádszalók, Kisköre (ĉi tie akvoenergia centralo kun kluzo funkcias).
Ĉebordaj vilaĝoj: Poroszló, Tiszaderzs, Tiszaszőlős, Sarud, Tiszanána.