Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tisovec |
Tisovec | |||
municipo | |||
Tisovec
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Tisovec | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Hlinsko | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Situo | Tisovec | ||
- alteco | 437 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 49′ 28″ N 15° 54′ 53″ O / 49.82444 °N, 15.91472 °O (mapo) | ||
Areo | 5,95 km² (595 ha) | ||
Loĝantaro | 347 (2024) | ||
Denseco | 58,32 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1545 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 62 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 572381 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 5 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Tisovec (Chrudim District) | |||
Retpaĝo: www.tisovec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Tisovec estas municipo situanta en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en Bohemia-Moravia montetaro, en valo de la rivereto Ležák, 8 km norde de la urbo Hlinsko kaj 7 km okcidente de la urbo Skuteč, ĉe la ŝoseo n-ro 355 inter Chrast kaj Hlinsko. Vivas ĉi tie 347 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mrákotín, Prosetín, Holetín, Miřetice, Včelákov kaj Vrbatův Kostelec.
La municipan komunumon kreas kvin malgrandaj vilaĝoj situantaj en implika arbarriĉa tereno.
Vilaĝo Tisovec estas nomata laŭ origina arbokovraĵo de taksusoj kaj estas unue menciita en la jaro 1545. Apud rivereto Ležák ĉi tie laboris du muelejoj sed ambaŭ estis jam antaŭ longa tempo nuligitaj. En la jaro 1865 estis en Děták-ĝardeno apud ŝoseo starigita fera kruco. Preskaŭ unu triono da domoj ne estas daŭre loĝata, oni uzas ilin nur por semajnfina ripozado. Por tiu celo estis en ĉirkaŭaĵo, apud la rivereto, konstruataj pluaj novaj kabanoj.
Vilaĝparto Dřeveš estas natura centro de la komunumo. En ĝi estas lernejo, benzinstacio, restoracio kaj dancsalono.
La vilaĝon dominas kapeleto sur vilaĝplaco, konstruita en la jaro 1894. Apud ĝi kreskas kvar tilioj kaj en ilia ombro staras ŝtona kruco el la jaro 1875. En ĝardeno de Jehlička troviĝas protektata memorinda arbo, etfolia tilio (Tilia cordata), kies cirkonferenco estas 650 cm.
Krucifikso kaj kampanileto en centro de vilaĝplaco estas el la jaro 1894.
Malgranda domaro origine konstruita por laboristoj en mastruma korto. La servutuloj estis por laboro kunvokataj per sonorileto. De tio estis derivita origina nomo de la domaro "Volánka" (Vokejo).
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 548 |
1880 | 540 |
1890 | 558 |
1900 | 622 |
1910 | 622 |
1921 | 626 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 680 |
1950 | 506 |
1961 | 516 |
1970 | 491 |
1980 | 387 |
1991 | 328 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 328 |
2014 | 334 |
2016 | 333 |
2017 | 328 |
2018 | 320 |
2019 | 324 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 327 |
2021 | 316 |
2022 | 342 |
2023 | 342 |
2024 | 347 |
|