Tiszabezdéd

Tiszabezdéd
vilaĝo en Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4624
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 725  (2024) [+]
Loĝdenso 93 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 22′ N, 22° 9′ O (mapo)48.36666666666722.15Koordinatoj: 48° 22′ N, 22° 9′ O (mapo) [+]
Areo 18,6 km² (1 860 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Tiszabezdéd (Hungario)
Tiszabezdéd (Hungario)
DEC
Situo de Tiszabezdéd

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tiszabezdéd [+]
vdr
Tiszabezdéd

Tiszabezdéd [tisabezdEd] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Záhony.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Tiszabezdéd situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Záhony. Tiu lasta urbo kaj samtempe Ukrainio troviĝas 5 km-ojn for.

La vilaĝo estas unuafoje menciita en 1212 en formo de Bezder. En 1629 estro de fortikaĵo Kisvárda detruis la vilaĝon. Oni trovis tie gravan memoraĵojn el la hungara landokupa epoko (9-10-a jc.), i.a. ornaman kovran metallamenon por ujo (nun videbla en la Hungara Nacia Muzeo). Tiu sabrosako estis ornamita per la kutimaj palmofolioj kaj vivarboj, du paganaj mitologiaj monstroj (palmodrakoj) ĉirkaŭprenintaj bizancan krucon. La tombejo (trovitaĵejo) estis malkovrita en 1896.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]