Tiszatarján (tisatarjAn) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Mezőcsát.
Tiszatarján situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, fine de mallonga sakovojo. Mezőcsát troviĝas 9, Polgár kun aŭtoŝoseo 12, Tiszaújváros 14 km-ojn.
Antaŭ la hungaroj skitoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1214 en formo "Tarian". La komunumo akiris la rangon opidumo en la 15-a jarcento. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, poŝto.
En Tiszatarján naskiĝis ministro Béla Jurcsek.
Tarján apartenas al la 7 hungaraj gentoj.
Köröstarján | Salgótarján | Tarján | Tarjánpuszta | Tiszatarján |