La tokonomo[1] (japane
La tokonomo estas malgranda niĉo, ne pli larĝa ol ĉirkaŭ unu metro, en muro de japana konstruaĵo, kaj servas kiel esenca dekoracio de la ĉambro laŭ tradicia japana ĉambra dekoraciarto (japane
Ĉe la fundo de la tokonomo, oni ofte metas tatamon.
Malgraŭ la nomo (“toko” povas signifi liton), oni ne sidas, nek kuŝas, nek staras en la tokonomo; oni sidas aŭ staras ekstere kaj spektas la tokonomajn artaĵojn en la tokonomo. Tradicie, la gastiganto sidigas la ĉefgaston kontraŭ la tokonomo, tiel ke la ĉefgasto povas spekti plej bone.
Tokonomoj originis el japanaj bikŝuejoj. Bikŝuejoj ofte havis niĉon, en kiu oni havus religiajn pentraĵojn kaj statuojn de budhoj, bodisatvoj, kaj aliaj sanktuloj. Dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj, tiaj niĉoj aperis en aliaj konstruaĵoj, kaj disvolviĝis al la moderna tokonomo.
La japanlingva vorto toko no ma (japane