Tolkmicko | |||||
germane: Tolkemit | |||||
Blazono | |||||
urbeto • historia reĝa urbo de Pollando-Litovio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Provinco | Varmio-Mazurio | ||||
Distrikto | distrikto Elbląg | ||||
Komunumo | komunumo Tolkmicko | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Urborajtoj | proksimume 1296 | ||||
Koordinatoj | 54° 19′ N, 19° 32′ O (mapo)54.32055555555619.530555555556Koordinatoj: 54° 19′ N, 19° 32′ O (mapo) | ||||
Areo | 2,28 km² | ||||
Loĝantaro | 2731 (en 2016) | ||||
Loĝdenso | 1 213,2 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 82-340 | ||||
Telefona antaŭkodo | 55 | ||||
TERYT | 6283504094 | ||||
Estro | Mirosław Rydzewski | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Portowa 2 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 82-340 | ||||
Telefono de estraro | 55 231-61-27 | ||||
Fakso de estraro | 55 231-61-27 | ||||
Poŝto de estraro | umgtolk@portel.pl | ||||
Komunuma retejo | http://www.tolkmicko.pl | ||||
Tolkmicko (germane Tolkemit) estas urbo en Varmia-Mazuria Provinco en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Tolkmicko en distrikto Elbląg kaj situas ĉe la Vistula Laguno.
La loĝloko situas ĉe la Vistula Laguno kaj norde de la Elblonga Altaĵo. La plej malnovaj mencioj pri la urbo estas nur legendoj. En tre proksima ĉirkaŭaĵo de la urbo estis jam dum la frua Mezepoko kastelo, kies restaĵoj estas ĝis hodiaŭ. La elfosaĵ-esploroj farataj tie de germanaj kaj polaj esploristoj antaŭ la Dua Mondmilito kaj en la jaro 1959, la esploroj montris ke ekestis la kastelo (burgo) jam en la frua fera epoko (650-400 a.K.) (vidu la apudan mapon). Sur la bazo de la luzacia kulturo kreiĝis la pomeria kulturo kaj kulturo de tumultoj okcidentbaltaj (vidu la apudan mapon). Tiam plimulto de la setlejoj oni konstruis ĉe la riveroj kaj akvejoj, ekzemple la Lago Druzno kaj la Vistula Laguno. Oni trovis la pruvojn, ke loĝis en la kastelo (burgo) dum frua Mezepoko, probable la gentoj okcidentbaltaj kiuj venis ien el Duoninsulo Sambio kiujn poste oni nomis praprusoj. Inter la trovitaj la historiaj objektoj estis el la regionoj de Mediteraneo kaj Skandinavio, tio povas montri la vastajn komercajn kontaktojn de la tiamaj loĝantoj de tiuj terenoj. En la 3-a jc p.K. tra tiuj terenoj migris la gentoj de Gotoj kaj Gepidoj, kiuj direktiĝis al la suda Eŭropo (vidu la apudan mapon). En la ĉirkaŭaĵo de hodiaŭa Tolkmicko oni trovis multaj ŝpurojn de ilia restado tie, eĉ ilia asimilado kun la loke loĝanta tie la baltoj.
Ĝis la 13-a jc en tiuj terenoj loĝis la praprusoj "pogezanoj" (vidu la apudan mapon). Dum la jaroj 1233-1283 la praprusoj estis konkeritaj fare de germanaj kavaliroj de la Teŭtona Ordeno. Post la jaro 1273, rezulte de la du ribeloj de praprusoj (vidu la apudan mapon de la bataloj de la praprusoj kontraŭ teŭtonoj dum la 2-a ribelo de praprusoj), la tuta loĝantaro de la terenoj estis aŭ murdita aŭ forpelita. Ĉirkaŭ la jaro 1300 sur la monto, kie antaŭe estis la komerca setlejo de la praprusoj, la kavaliroj de la Teŭtona Ordeno konstruis la fortikaĵon, kaj ĉe la piedoj de la kastelo ekaperis la urbo kun la germanaj kolonianoj. Dum la jaroj 1296-1300 la setlejo ricevis la lokigan privilegion (urborajtoj). La unua skriba dokumento pri la nomo de la urbo devenas de la jaro 1326 kaj ĝi estis jena: Tolkemit. En la jaro 1330 en Tolkemit estis konstruita la preĝejo (la nuna Rom-Katolika paroĥa preĝejo de Jakobo la pli aĝa (Sankta Jakobo Apostolo). La 21-an de marto 1351 la Granda Majsto de la Teŭtona Ordeno Heinrich Dusemer von Arfberg renovigis la lokigan privilegion (urborajtoj), kaj en la jaro 1359 Tolkmicko kun la vilaĝo Nowinka ricevis la privilegion pri la fiŝkaptado.
En la jaro 1440 kreiĝis Prusa Konfederacio aŭ Prusia Konfederacio (en la germana Preußischer Bund) estis organizo formita la 21-an de februaro 1440 ĉe Kwidzyn de grupo de 53 nobeloj kaj ekleziuloj kaj 19 urboj (inter ili Tolkmicko) en Prusio, por kontraŭi la maljustecon ĉe la Teŭtonaj Kavaliroj. Ĝi estis bazita sur la modelo de simila organizo, nome la Lacerta Unio establita en la jaro 1397 de nobeloj el Chełmno.
En 1454, la estro (gvidanto) de la Prusa Konfederacio, nome Johannes von Baysen (pole nomata Jan Bażyński), kiu naskiĝis en Tolkmicko kaj tie li estis urbestro, formale li faris la peton al la pola reĝo Kazimiro la 4-a, aligi Prusion en la Regno de Pollando kiel feŭdo (vidu la apudan foton de la historia dokumento el la jaro 1454). Tio markis la ekon de la Dektrijara Milito inter la Ordena Ŝtato kaj Pollando, kun la prusiaj urboj financante la militajn kostojn de tiu lasta. Laŭ la dua Traktato de Toruno, la fino de la Dektrijara Milito en la jaro 1466, la urbo ekestis en la limoj de Pollando (en la Reĝa Prusio, Vojevodio de Malborko) kaj tio daŭris 300 jaroj t.e. ĝis la jaro 1772, tiam okazis la unua dispartigo de Pollando fare de imperioj de Prusio, Rusio kaj Aŭstrio. Dum la pol-sveda milito (1626-29), dum la tagoj 11–12-a de junio 1626, en Tolkmicko estis la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo.
Komence de la 19-a jarcento, dum la Napoleonaj Militoj, la stato (konjunkturo) de la urbo draste malboniĝis. De la 5-a de februaro 1807 trairis la urbon dum kelkaj jaroj la taĉmentoj (armeoj) prusiaj kaj franciaj, greno kaj brutaro estis rekviziciitaj de la batalantaj armeoj. Dum la Novembra ribelo (1830-1831) restadis en la urbo 240 polaj soldatoj. En la sama jaro en la urbo aperis la epidemio de ĥolero. Dum la dua duono de la 19-a jarcento la urbo bonege disvolviĝis, kaj dum la jaroj 1862-1883 oni konstruis la fiŝistan havenon (vidu la apudan foton), kaj en la jaro 1873 oni konstruis la vojon de Tolkmicko al Elblongo. En la jaro 1899 oni finis la fervojon ĝis la urba stacidomo. Dum la jaroj 1925-1928 aperis la infrastrukturo kiel kanalizado (pluveg-kanaletaro). En la jaro 1939 oni komencis la konstruon de la fabriko de marmelado, tamen oni fermis ĝin jam, en la jaro 1940. La Ruĝa Armeo ekokupis la urbon la 26-an de januaro 1945. Dum la Dua Mondmilito la urbo estis je 50% detruita, la duono de la loĝantaro fuĝis antaŭ la proksimiĝanta fronto kaj sovetia armeo. En la jaro 1945 la urbo revenis al Pollando laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco la germanoj kaj parte la loka loĝantaro forlasis Pollandon en la jaro 1945-46. Al tiuj terenoj venis poloj el la centra Pollando kaj de la aneksitaj orientaj partoj de Pollando fare de Sovetunio. Bedaŭrinde la urbo neniam revenis al la iama prospero.
Bibliografio: