Tomba aĵaro[1] estas objektaro, kiun oni intence metis en la tombon de mortinto.
Oni distingas „verajn“ kaj „neverajn“ oferdonojn: neveraj estas la kostumo, armiloj aŭ aliaj objektoj, kiujn la mortinto mem uzis. Veraj enterigaj oferdonoj estas specife por la entombigo faritaj objektoj, ekzemple kadavroornamaĵoj aŭ speciala tomba ceramiko.
Tombaj aĵaroj estas valoraj indikoj por la tempa kaj kultura sistemigo de trovaĵoj, kaj ili permesas pli bonan komprenon de la tiatempa kulturo.
Tombaj aĵaroj estis trovitaj jam en tomboj el la malfrua paleolitiko (trovaĵo en de:Doppelgrab von Oberkassel, Bonn, Germanio - ĉ. 12-14 mil jaroj). Multaj „princaj tomboj“ el la Hallstatt-kulturo (-800 ĝis -400) estis riĉe dotitaj (Hochdorf, Vix).
Aparte riĉa estis la donacoj en la tombo de Tutanĥamono (1339 a.K.), hodiaŭ konservitaj en la Egipta muzeo de Kairo.
La kutimo entombigi donaĵojn kun mortinto konserviĝis ĝis hodiaŭ, ekzemple en Ĉinio la „Dia mono“ estas specialaj biletoj de altega sumo, kiujn oni bruligas dum la entombiga ceremonio.
Multege el la tomboj estis prirabitaj, ofte jam en antikva tempo, foje ŝajne eĉ de parencoj. Por preventi tomboprirabon etruskoj gratis la vorton śuθina, etruske por "el tombo", sur tombajn oferdonojn, tiel ke ili ne povus esti reuzitaj. [2] Kaj la tombo de Tutanĥamono elstaras ankaŭ pro la fakto, ke ĝi NE estis prirabita (ĝis venis la eŭropa „malkovrinto“ Carter).