Tomáš Štítný | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1333 en Štítné |
Morto | 1-an de januaro 1409 (76-jaraĝa) en Prago |
Lingvoj | slava lingvaro • ĉeĥa |
Okupo | |
Okupo | tradukisto verkisto filozofo ![]() |
Tomáš ŠTÍTNÝ (naskiĝis ĉirkaŭ 1333 - mortis inter 1401-1409) estas fondinto de la ĉeĥa teologia literaturo.
Li apartenis al la malalta malriĉa nobelaro (posedanto de vilaĝo Štítný), studis ĉe la Universitato de Karolo, sed revenis hejmen sen akademia titolo. Kiam liaj infanoj maturiĝis, li luis sian bienon kaj transloĝiĝis al Prago en 1381 kaj dediĉis sin al literaturo. Supozeble de li devenas ĉeĥlingva traduko de budhisma romano Baarlam kaj Josafat.