Tonino Benacquista | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Tonino Benacquista | ||
Naskiĝo | 1-an de septembro 1961 (62-jaraĝa) en Choisy-le-Roi | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Profesio | ||
Okupo | scenaristo verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Tonino BENACQUISTA (naskiĝis la 1-an de septembro 1961 en Choisy-le-Roi, departemento de Val-de-Marne, Francio) estas franca-itala verkisto kaj scenaristo.
Devenanta el familio de italaj elmigrintoj de la urbo Brocostella, loĝanta en Vitry-sur-Seine, la juna Tonino Benacquista malmulte legas, kaj okupas la pli grandan parton de sia libera tempo rigardanta televidojn seriojn, same kiel Les Incorruptibles [La Nekoruptebluloj]. Li multe referencos ilin en Malavita.
Post interrompo de siaj studoj pri literaturo kaj kino, li sinsekve faras plurajn laboretojn, kiujn li uzas kiel fonto de inspiro por siaj unuaj rezolute nigraj romanoj: nokta akompanisto ĉe litvagonoj: La Maldonne des sleepings, [La misdisdono/madono de la litvagonoj], 1989, (ludvorto en la Franca lingvo inter madono kaj misdisdono), alkroĉisto de pentraĵoj en nuntempa arta galerio: Trois carrés rouges sur fond noir [Tri ruĝaj kvadratoj sur nigra fono], 1990) aŭ monduma parazito: Les morsures de l'aube [La mordoj de la tagiĝo], 1992.
Sed danke al La Commedia des ratés [La komedio de la fuŝuloj], publikigita en 1991, kaj kiuj ricevas tri literaturajn premiojn en la sama jaro, Benacquista pli vaste diskoniĝas de ampleksa publiko. Tiam opcioj pri la rajtoj de siaj romanoj estas prenitaj. La unua adapto de unu el liaj libroj estis La Maldone des sleepings [La misdisdono/madono de la litvagonoj], adaptita en 1994, por televido kaj renomigita Couchettes express [Ekspresaj vagonlitetoj], kun Jacques Gamblin en la ĉefarolo.
Li forlasas portempe la nigran ĝenron en 1997 kiam li publikigis Saga [Sagao], romanon, kio enscenigas 4 scenaristoj, kiuj devas skribi serion da historiaĉoj por kompletigi la kvoton pri la franca kreaĵo de televida ĉeno. Danke al tiu libro, Benacquista eniĝas en la fermitan klubon de la sukcesaj aŭtoroj.
Profitante de sia nova famo, Benacquista diversigas siajn produktaĵojn kaj multobligas projekton: bildstrio kun Jacques Ferrandez (L'Outremangeur [la tromanĝulo], adpatitan al kino en 2002), televidaj scenaroj (peco de Puissance 4 [Potenco 4] ĉe la televida kanalo Francio 3), teatraĵo (Le Contrat [La kontrakto]) kaj aliaj.
Samtempe, Benacquista eniras la kinan mundon. Nicole Garcia helpvokas lin dum la produktado de Place Vendôme [Vendoma Placo] en 1998, por kio li estos konsuldonisto; poste Claude Berri siavice helpvokas lin por kunverki La Débandade [La disfuĝon] en 1999. Por Le coeur à l'ouvrage [Koro por la laboro] de Laurent Dussaŭ, aperinta en 2000, Benacquista sole ekigas al la scenaro, kio rakontas la historion de aktoroj, de produktoroj, kaj de teknikistoj de iksaj-filmoj, kiuj decidas asociiĝi por fari grandan publikan filmon. Li kunaŭtoras samjare la scenaron de la telefilmo Les faux fuyants [La pretekstoj], adpatita de la romano de Françoise Sagan, kaj eĉ ludas roleton.
La konsekraĵo okazas en 2001 pro adapto al kino de Les morsures de l'aube [La mordoj de la tagiĝo], samjare enscenigita de Antoine de Caunes. La saman jaron, li verkas kun Jacques Audiard la scenaron de Sur mes lèvres [Sur miaj lipoj], kiu ricevos Cezar-premio de la plej bona scenaro kelkajn monatojn poste.
En 2001, Benacquista publikigas Quelqu'un d'autre [Iu alia], la historion de du perdaĉitaj tridekjaruloj, kiuj sekvede veto sin devontigas ŝanĝi sian vivanmanieron post tri jaroj kaj ĉiu iĝi, tiu kiun ili ĉiam revis esti. Nova sukceso recenze kaj publike. Samjare publikiĝas Tout à l'ego [Ĉio al egoo / Ĉio al kloako] (ludvorto en la franca lingvo inter ego kaj kloako), novelaro kiu estos samsukcesa. La unua novelo de la libro, La boîte noire [La nigra skatolo] estas kine adaptita en 2004 fare de Richard Berry.
La antaŭlasta libro Malavita [Fivivo], publikigita en 2004, estas okazo reveni al nigra ĝenro, ne senhumore. La romano rakontas la aventurojn de mafia familio en Novĵerzejo devigita instaliĝi en Normandion sekve de la pento de la patro, kies kapo prezanonciĝis. Malavita estas unu el la nomoj de la mafio en Italio. Tiu libro ricevas sekvon en 2008, Malavita encore [Fivivo denove].
Samjare, li kunautoras la scenaron de De battre mon coeur s'est arrêté [Bati mia koro haltis] fare de sia amiko Jacques Audiard. Inspirita de Mélodie pour un tueur (Fingers) [Melodio por mortigisto (Fingroj)] fare de James Toback (kiu estas pli ol nova versio], la filmo ricevas multajn Cezar-premiojn en 2006, el kiuj tiu de la plej bona filmo kaj tiu de la plej bona adapto.