Tonndorf | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
neurba komunumo de Germanio | ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Weimarer Land | |||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Kranichfeld | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 036450 | |||||
Poŝtkodo | 99438 | |||||
Aŭtomobila kodo | AP | |||||
Oficiala Municipokodo | 16071087 | |||||
Subdivido | 6 setlejoj (Orte) de Verwaltungsgemeinschaft Kranichfeld | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Fred Menge | |||||
Adreso de la administrejo | Schenkenstr. 150 99438 Tonndorf | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 650 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 53′ N, 11° 12′ O (mapo)50.88916666666711.203888888889Koordinatoj: 50° 53′ N, 11° 12′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 318 m | |||||
Areo | 10,12 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.gemeinde-tonndorf.de/ | |||||
Tonndorf estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Weimarer Land de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 650 loĝantojn. Kiel jam indikas la distrikta nomo, la historia urbo Vajmaro proksimas. La teritorio estas parto de la komunumaro Kranichfeld, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj.
Tonndorf situas en la valo de la rojo Tonndorfbach je ĉ. 2 kilometrojn sudeoste de Nauendorf, iomete malĉe la landa ŝoseo L 1052 inter Erfurto kaj Kranichfeld. Disde la vilaĝokerno kondukas distrikta strato al Bad Berka-Tiefengruben oriente kaj al la idilieca baraĵlago de Hohenfelden.
Tonndorf unue endokumente menciitis en la jaro 706-a kiel Tunecdorf kiu etimologie signifas kabaneton enteran. Ekde 1248 regado en Tonndorf estis pri feŭdo de la Episkopujo Majenco kiu donitis al la grafoj de Vajmaro-Orlamünde.
Mezepoke Tonndorf estis meze de diversaj regadsidejoj, poste administradejo en la teritorio de la urbo Erfurto. La teritorion en la vilaĝo posedis multaj monakejoj erfurtaj: de ĉe Preĝejo Sankta Petro (Erfurto), Preĝejo Sankta Kruco (Erfurto), Aŭgustenana monaĥejo de Erfurto, Preĝejo Sankta Severo (Erfurto), Preĝejo Sankta Spirito (Erfurto). Parton posedis ankaŭ monakoj el Bad Berka. Danke al la posedado de erfurtaj burĝoj kaj al la komerco erfurta-bohemia (kiu ankaŭ tuŝis Tonndorf per la komercvojo inter Erfurto kaj Saalfeld) la vilaĝo jam frue aspektis eturba kaj iĝis ŝatata paŭzfarejo. Jam en 1563 menciitas gastejo tiea.
Mezgrandaj kaj etaj kamparanoj faris agrikulturon kio ja metie ĉefis envilaĝe. En 1597 ekzistis kvar liberaj bienoj. La Supra muelejo (maltmuelejo) kaj la Malsupra muelejo, kies akvoradojn movis la rojo Tonndorfbach, funkciis jam en la 16-a jarcento. Pro al la trafikfavora situo Tonndorf detruitis ĝisoste dum la Tridekjara milito. En la jaroj 1756 kaj 1762 brulkonsumiĝis 51 respektive 31 domoj. En la jarcentoj 18-a kaj 19-a potfarado kaj linteksado plej gravis, al kio venis en la 19-a jarcento ankoraŭ la korboplektado. Ekonomie gravis ankaŭ la ŝtonrompejoj. Ĉe la vojo al Kranichfeld funkciis en la 19-a jc. brikfarejo.
En la jaro 1802-a Tonndorf iĝis parto de Prusio kaj inter la jaroj 1807 kaj 1813 de la franca Princlando Erfurto. Post la Viena kongreso la vilaĝo kun la administradujo Amt Tonndorf ekapartenis la Saksio-Vajmaro-Eisenach[1], al kies Distrikto Vajmaro ĝi parter-is ekde 1850.
Jam antaŭ la Dua mondmilito estis apud Tonndorf en la direkto de Tiefengruben filio de la koncentrejo Buchenwald, kie nombro de inter 30 kaj 100 punlaboristoj konstruis akvokondukilon por la internigejo nazia. Ĝis nun mankas deca memorigilo prie.
Jen la objektoj kiuj estas monumentprotektitaĵoj:
La burgo faritis altebenaĵe norde de la vilaĝo, verŝajne por protekti komercan vojon kondukantan al Bohemio, en la 12-a jarcento. En la 1248-a jaro ĝi endokumente unue menciitis kun ĝia impona kaj delongdistanca videbleco majesta. Unue temis pri feŭdaĵo majenca por la Orlamünde-grafoj. Sed en 1235 ekuzis la tuton la burggrafoj de Kirchberg (kiuj iam regis en Kapellendorf).
Inter 1277 kaj 1287 administritis la tuto fare de la majencanoj rekte. Denove ekkomisiitis la grafoj de Vajmaro-Orlamünde prie kiel feŭdzorgantoj. Dum la Turingia grafarmilito (1342-1346) akiris la burgon la urbo Erfurto. Ekde 1351 ankaŭ jure ĝi erfurtis estante antaŭposteno kontraŭ la Saale-rivero. Dum la kamparanaj ribeloj malurbanoj ŝtormprenis la burgon kiu ekde tiam kunsortis al vilaĝon Tonndorf. La kastelo mem servis plurfunkcie, ĝi estis eĉ fabriko pri puntplektitaĵoj. En 1938 aĉetis ĝin la asekurkompanio Barmer Ersatzkasse kiu post alikonstruoj instalis ene modernegan ripozumhejmon por infanoj. Poste la sociala prizorgorganizaĵo Nationalsozialistische Volkswohlfahrt (NSV) ekgastis. En majo 1945 stabo de la Armitaj Fortoj de Usono malfermis ĉe Kastelo Tonndorf klerigejon, post kiuj gastis forpelitaj germanoj kaj vunditaj/ripozumontaj anoj de Ruĝa armeo. Post kadukiĝo la objekto senproprietigitis. En 1950 Adolf Tegtmeier, ĉefkuracisto de la tuberkulozsanigejo de Bad Berka, venigis ĉi-enen hospitalon por tuberkulozuoj. Ekde 1968 la kastelo servis kiel maljunulejo kaj flegejo (inter 1993 kaj 1998 sub la ŝirmo de DRK, la germana filio de Ruĝa Kruco). La sekvintajn sep jarojn funkcio kastela mankis tute. En 2005 fondiĝis amikarkooperativo kies anoj ekloĝis surloke (temis pri ĉ. 60 homoj).
La plej malnovaj parto kastela estas la ekstera muroringo kun al foso, la 44 metrojn alta belfredo (kies muro estas piede de dikeco de 3,70 metroj) kaj al ekstera kastelo.[3]
La konsilantaro vilaĝa konsistas (stato de 2014) el ok anoj kaj el honorofica estro.
Jen la rezulto de la balatoj de majo 2014:[4]
baloto | CDU | FWG Tonndorf | Bürger für Tonndorf | entute |
---|---|---|---|---|
2014 | 3 | 2 | 3 | 8 seĝoj |
Urbestro de Tonndorf estas ekde la 8.5.2011 la kristandemokrato Karsten Mentzel (CDU).
La plej proksima fervoja haltejo troviĝas en la Bad Berka-München ĉe la fervojlinio inter Vajmaro kaj Kranichfeld, je distanco de ĉ. 4 kilometroj eoste de Tonndorf.
|