Partoj de la elfositaĵoj: fone la Muro kaj la hodiaŭa Ministerio pri financoj.Elaera foto de la dokumentadcentro maldekstre kaj de la apuda Martin-Gropius-muzeo.
La memorigloko Topografio de la teroro (germaneTopographie des Terrors) en Berlino dokumentas sur historia loko la plej gravajn instituciojn de la nazia reĝimo persekuti kaj terorigi la civitanojn de Germanujo kaj de la okupitaj teritorioj.
La areo perfekte taŭgas ĉar surloke troviĝis inter 1933-45 la ĉefkomandejoj de la sekvontaj subpremiloj de Nazia Germanio: Gestapo, Reichsführung-SS, Sicherheitsdienst, Reichssicherheitshauptamt. Samtempe videblas ĝis nun restoj de la Berlina muro laŭlonge de Niederkirchner-strato.
Komenco de la memorigado estis jam en 1987. Pri la aspekto kaj la formo de la muzeja ejo estis kverelo daŭranta kelkajn jarojn antaŭ ĝia inaŭguro en la 2010-a jaro.
La ekspozicio - parte sub libera ĉielo - konsistas el:
dokumentado en moderna dokumentadcentro (de 2010) kun daŭra ekspozicio pri la sidejoj de la naziaj kontroladorganoj en najbaraj Wilhelm-strato kaj Prinz-Albrecht-strato.
rondirado kun 15 stacioj (ekstere)
elfositaĵoj rekte sub la restoj de ĉi tiu muro-sekcieto pri antaŭaj konstruaĵoj naziaj
De tempo al tempo aldonatas nedaŭraj ekspozicioj. La eniro estas senkosta kaj ĉiujn tagojn ebla inter la horoj 10-20. Vintre la elfositaĵoj ne viziteblas. Troviĝas ene de la muzeo biblioteko kaj kunsidejoj por seminarioj, krome eblas havigi specialajn gvidadojn.
Stiftung Topographie des Terrors (eld.): Topographie des Terrors. Gestapo, SS und Reichssicherheitshauptamt in der Wilhelm- und Prinz-Albrecht-Straße. Eine Dokumentation. Stiftung Topographie des Terrors, Berlin 2010, ISBN 978-3-941772-06-9 (zuerst 2008; Neubearbeitung von: Reinhard Rürup (eld.): Topographie des Terrors. Gestapo, SS und Reichssicherheitshauptamt auf dem „Prinz-Albrecht-Gelände“. Eine Dokumentation. 16. Auflage. Arenhövel, Berlin 2005, ISBN 3-922912-21-4, zuerst 1987).
Erika Bucholtz: Geländerundgang „Topographie des Terrors”. Geschichte des historischen Orts Stiftung Topographie des Terrors: Berlin 2010, ISBN 978-3-941772-04-5.
Matthias Haß: Das Aktive Museum und die Topographie des Terrors. (= Topographie des Terrors. Notizen, Band 4), Berlin 2012, ISBN 978-3-942271-65-3.
Toni Hildebrandt (im Gespräch mit Peter Zumthor): Architektur, Bild und Entwurf. In: Rheinsprung 11. Zeitschrift für Bildkritik. 1 (2011), S. 139–146. Surrete