Torijo (japane 鳥居 torii—tie, kie troviĝas birdoj—la unua ideogramo signifas «birdo», la dua «troviĝi») estas tradicia japana enirejo antaŭ ŝintoa sanktejo. Ĝi staras antaŭ la sanktejo por disigi la sakralan medion de la malsakrala mondo.
Pro sia simbole disiga eco inter la reala kaj spirita mondo ĉiu torijo trairita dum eniro en la sanktejon devas esti trairita alidirekte poste por reveni en la realan mondon. Tial ne malofte oni vidas japanojn ĉirkaŭiri torijon, kiam ili ne certas reveni tien poste.
Oni opinias, ke la unuaj torijoj kreiĝis en Japanio. Malnovaj skribaĵoj atestas ilian ĉeeston jam dum la 10-a jarcento. Ekde la mezo de la Heian-epoko ili estis tre kutimaj.
Ĝi konsistas el du vertikalaj fostoj (柱, hashira) kiu subtenas du horizontalajn lintelojn (笠木, kasagi - supra lintelo, 貫, nuki - malsupra lintelo).
Torijoj estas kutime faritaj el ligno kaj farbitaj ruĝoranĝaj. La plej malnova daŭre ekzista ligna torijo estas tiu de la sanktejo de Kubohachima (Jamanaŝi) el la jaro 1535.
Ekzistas ankaŭ ŝtonaj torijoj; tia materialo estis ofte uzita pro sia solideco kaj daŭreblo. Kelkaj lignaj torijoj estis anstataŭitaj de ŝtonaj. La plej malnova ŝtona torijo estas tiu de la sanktejo de Kimpusenji, Nara, konstruita en 1455.
Aliaj torijoj estas el ligno tegita de kupro kaj nuntempe eĉ el betono aŭ metalo.
Kvankam ekzistas granda diverseco inter torijoj, oni povas distingi du grandajn tipojn: rektajn torijojn (shinmei torii, 神明鳥居), kaj kurbajn torijojn (myōjin torii, 明神鳥居).
Jen kelkaj ekzemploj: