Torre de Moncorvo | |||
---|---|---|---|
urbo de Portugalo (1225 (Gregoria)–) municipo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5160 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 572 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 12′ N, 7° 8′ U (mapo)41.2-7.1333333333333Koordinatoj: 41° 12′ N, 7° 8′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 532 km² (53 200 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torre de Moncorvo [+] | |||
Torre de Moncorvo estas portugala urbeto kun ĉirkaŭ 2 612 loĝantoj, en la sudo de la Distrikto Bragança, en la subregiono Douro de la norda regiono.
Ĝi estas la sidejo de la municipo Torre de Moncorvo, kun 531,56 km² de areo kaj 6 826 loĝantoj (2021), subdividita en 13 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Vila Flor, Alfândega da Fé kaj Mogadouro, sudoriente kun Freixo de Espada à Cinta, sudokcidente kun Vila Nova de Foz Côa kaj okcidente kun Carrazeda de Ansiães.
La areo jam estis loĝata en prahistoria epoko (proksima rokarto), en la epoko de kastrumoj kaj dum la Romia Imperio (romiaj vojoj). La areon konkeris inter 1063 kaj 1065 la reĝo de Leono Fernando.
La pilorioj kaj foruoj simbolas la aŭtonomecon de la tiamaj municipoj kaj atestas pri la administraciaj ŝanĝoj. Torre de Moncorvo ricevis foruon de Denizo la 1-a en 1285. Kaj ĝi estis posedo de la Ordeno de Kristo. La kastelon oni menciis en la jaro 1295. Dum la regado de la reĝo Afonso la 4-a (1325-1357), kontrakto inter la municipo kaj du ŝtonĉizitoj por la konstruado de barbakano (1337), ebligis identigi la konstruadon de tiu ekstera defendostrukturo. Sed poste, ankoraŭ en tiu jarcento, dum la regado de Fernando la 1-a (1367-1383), oni ekstarigis ok kvarlaterajn turetojn (1376). Informo de 1530, asertas, ke murego de la urbo estis detruita, kio postulis riparadon fine de tiu jarcento, kiu rezultis nesufiĉa tamen por haltigi la procezon de dekadenco de la komplekso en sekvaj jarcentoj. Tiukadre, en 1721 alia informo indikis, ke kelkaj pordegoj kaj muregpecoj estis detruitaj. Komence de la 19-a jarcento, la municipo jam konsideris la kastelon nerekuperebla. Pro ĝia loko inter la malnova kaj la nova urbetoj, kun ĉefa alirejo nur laŭ mallarĝa kaj kruta strateto, la municipo aprobis ĝian detruon (1842). La tutan zonon oni malaltigis, kaj oni starigis novajn publikajn konstruaĵojn.
La loĝantaro de la municipo atingis pli ol 18 700 loĝantojn en la 1960-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis 6 800; tio estas, oni perdis multe pli ol duonon. Dum la 20-a jarcento estis ferminado, kiu finfine dekadencis.
Torre de Moncorvo havas la jenajn fregeziojn: