Torrejoncillo del Rey | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16... | ||
Retpaĝaro | [www.torrejoncilleros.blogspot.com] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Mariano Briones Moreno (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 490 (2013) | ||
Loĝdenso | 2,43 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 0′ N, 2° 34′ U (mapo)40.0075-2.57Koordinatoj: 40° 0′ N, 2° 34′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 931 m [+] | ||
Areo | 201,46 km² (20 146 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torrejoncillo del Rey [+] | |||
Torrejoncillo del Rey [toreĥonzIjo delrEi] (Tureto de la Reĝo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. La municipa teritorio enhavas kelkajn submunicipojn: nome Horcajada de la Torre, Naharros, Villar del Águila, Villar del Horno kaj Villarejo Sobrehuerta.
La censita loĝantaro en 2013 estis de 490 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,43 loĝ/km².
Torrejoncillo del Rey estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la okcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 931 m. La areo de ties teritorio estas de 201.46 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°0′27″N 2°34′12″O. Ĝi estas en la limo inter tri komarkoj nome Kvenka Manĉo, Kvenka Alkario kaj La Sierra.
Nordokcidento: Carrascosa del Campo | Nordo: Pineda de Gigüela | Nordoriento: Los Valdecolmenas kaj Villarejo de la Peñuela |
Okcidento: Carrascosa del Campo | Oriento: Abia de la Obispalía | |
Sudokcidento: Palomares del Campo | Sudo: Zafra de Záncara | Sudoriento: Huerta de la Obispalía |
Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Torrejoncillo del Rey super 2,000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Torrejoncillo del Rey kie oni falis al la nunaj malpli ol 500.
Ekde la Romia Imperio estis mminejo de ŝtona vitro.
Agrikulturo (cerealoj kaj sunfloroj) kaj brutobredado tradicie (ŝafoj kaj porkoj). Servoj kaj loĝejoj.