Torrelapaja | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50316 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 32 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 35′ N, 1° 57′ U (mapo)41.581944444444-1.95Koordinatoj: 41° 35′ N, 1° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 004 m [+] | ||
Areo | 15,676638 km² ( 156 7.6 638 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torrelapaja [+] | |||
Torrelapaja [torelaPAĥa] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidenta pinto de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Torrelapaja estas etimologie komprenebla kiel Turo de la Pajlo, eble ĉar turo utilis kiel pajlostokejo. Tiukadre aperas fasko da pajlo en la municipaj
Torrelapaja estas municipa teritorio en la nordokcidenta pinto de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Berdejo okcidente kaj Malanquilla oriente.
La loĝloko Torrelapaja mem estas je 121 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 1 004 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Numbales, alfluanto de la rivero Jalón. Tute apude estas la limo de la provinco Sorio. Transe proksima loĝloko estas Ciria. Torrelapaja estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1502 kun la cetero de la valo de la rivero Manubles kaj kun la nacia ŝoseo N-234 kun Calatayud kaj Sorio.
Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Calatayud.
La municipo havis fervojan stacion de la linio Santander-Mediteraneo, kiu funkciis inter 1929 kaj 1985. En la aktualo la linio estis dismuntita kaj konvertita en verda vojo.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Torrelapaja kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 35 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Aliaj altiraĵoj estas la preĝejo, domego, rigardejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.