Torremochuela | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo) | ||
Poŝtkodo | 19391 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 0 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 46′ N, 1° 50′ U (mapo)40.7657327-1.841389Koordinatoj: 40° 46′ N, 1° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 168 m [+] | ||
Areo | 18 km² (1 800 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torremochuela [+] | |||
Torremochuela [toremoĈŬEla] ("senpinta tureto") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 6 loĝantoj sur areo de 18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,3 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas torremocholanos respektive torremocholanas.
Torremochuela situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1168 m super marnivelo; je 156 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°45′57″N 1°50′29″Ok. Najbaras la municipoj Tierzo, Prados Redondos kaj Torrecuadrada de Molina.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 225 loĝantoj en 1950 al 10 en 2016, do oni perdis plej multajn loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Torremochuela, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Torremochuela kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 6 en 2023.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.