Torres de Alcanadre | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22132 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 82 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 58′ N, 0° 7′ U (mapo)41.967569-0.11104Koordinatoj: 41° 58′ N, 0° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 340 m [+] | ||
Areo | 17,633123 km² ( 176 3.3 123 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torres de Alcanadre [+] | |||
Torres de Alcanadre [TOres dealkaNAdre] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Ĝia municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko Somontano de Barbastro, borde de la rivero Alcanadre, kiu nomas la loĝlokon. Krome la loknomo "Torres" signifas turojn, kaj tiukadre estas tri turoj en la municipa blazono.
Ĝi limas norde kun Laperdiguera, sude kun Peralta de Alcofea kaj oriente kun Berbegal ene de la komarko. La municipo enhavas ankaŭ la submunicipon Lacuadrada.
La loĝloko Torres de Alcanadre mem (340 msm)[1] estas je 40 km sudoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-1217 kun Pertusa norde kaj kun Peralta de Alcofea sudokcidente.
La areo ja estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia reton de irigacio kaj loknomojn, kiel propra "Alcanadre" mem. [2] Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj. Plej frua mencio estas teksto de 1179 en kiu Alfonso la 2-a de Aragono konfirmas donacon al la grafino de Oria de Pallars:
|
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Torres de Alcanadre kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 85 loĝantoj por la tuta municipo (2022).[3]
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, kaj ĉefe vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokojn.