Tortuero | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19184 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 20 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 0 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 56′ N, 3° 21′ U (mapo)40.9375-3.3522222222222Koordinatoj: 40° 56′ N, 3° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 893 m [+] | ||
Areo | 47 km² (4 700 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tortuero [+] | |||
Tortuero estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 20 loĝantoj sur areo de 47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,4 loĝantoj/km².
Tortuero situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 892 m super marnivelo; je 50 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°56′15″N 3°21′08″Ok. Najbaras la municipoj Valdepeñas de la Sierra, Puebla de la Sierra, Campillo de Ranas, Valdesotos kaj Puebla de Valles. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:
Nordokcidente: Puebla de la Sierra (Madrida Regiono) | Norde: Campillo de Ranas | Nordoriente: Valdesotos |
Okcidente: Valdepeñas de la Sierra | Oriente: Puebla de Valles | |
Sudokcidente: Valdepeñas de la Sierra | Sude:Valdepeñas de la Sierra | Sudoriente: Puebla de Valles |
Dum la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis ĉiam super la 200 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 257 loĝantoj en 1940 al 18 en 2016, do oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato kaj aldoniĝis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ankaŭ ĉe Tortuero kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 20 en 2023.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.