Touchstone Pictures | ||
---|---|---|
filmkompanio vd | ||
Dum | 15-a de februaro 1984 - 2-a de septembro 2016 | |
Sekvanto | 20th Century Studios | |
Jura formo | publika kompanio | |
Fondintoj | Ron W. Miller • Richard Berger vd | |
Sidejo | Burbank | |
Lando | Usono | |
Agokampo | filmo | |
Posedata de | Walt Disney Company • Walt Disney Studios vd | |
filiaj kompanioj | ABC Signature vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Touchstone Pictures - angle,[1] prononco laŭ sistemo IFA [tˈʌt͡ʃsto͡ʊn pˈɪkt͡ʃɚz], en pura Esperanto pli-malpli [TAĈstoŭn PIKĉas] - estis usona filmprodukta marko de la studioj fonditaj kaj posedataj de la filprodukta kompanio Walt Disney Company. Touchstone Pictures funkciis de 1984 ĝis 2016. Plenlongaj filmoj publikigitaj sub la etikedo Touchstone estis produktitaj kaj financitaj fare de Walt Disney Studios, kaj havis pli maturajn temojn celitajn al plenkreskaj spektantaroj ol tipaj filmoj de la serio Walt Disney Pictures.[2][3] Tiel, Touchstone estis nur pseŭdonimo etikedo por la studio kaj kompanio kaj ne ekzistis kiel distinga komerca firmao.